Lázaro Cárdenas del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lázaro Cárdenas del Río

Lázaro CÁRDENAS del Río [LAsaro KARdenas del RIo] (21-a de majo 1895 - 19-a de oktobro 1970) naskiĝis en Jiquilpan, Miĉoakano, kaj tre juna partoprenis la meksikan revolucion. En 1928 estis elektita guberniestro de sia ŝtato.

En 1934 estis kandidato de la Nacia Revolucia Partio al prezidanteco, posteno kiun li tenis ĝis 1940.

En 1938, Cárdenas naciigis la petrol-industrion, kaj tiel kreiĝis la firmao Pemex. Li stimulis la sociajn movadojn, ĉefe sindikatojn, starigis la Meksikan Instituton por la Socia Sekureco kaj malfermis la pordojn al la ekzilitoj de la Hispana Enlanda Milito.

Post lia prezidenta periodo, li daŭre aktivis en la politiko, ĉiam celante la sociajn kaŭzojn. Lia apogo al la kuba prezidanto Fidel Castro altiris al li kritikojn de la dekstrularo, sed li neniam hezitis paroli favore al la kuba revolucio.