Lébény

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo en Lébény
Lébény en birdoperspektivo

Lébény [le:be:nj] estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Mosonmagyaróvár.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La komunumo situas sur ebenaĵo preter la aŭtoŝoseo M1 inter Győr kaj Mosonmagyaróvár, 20 km-ojn okcidente de Győr. Ĝi havas komunan fervojan haltejon kun Mosonszentmiklós. Oni unuigis la du vilaĝojn en 1973 kiel Lébénymiklós, sed ili denove sendependiĝis en 1990.

Lébény estis grava kampurbo de departemento Moson. Ĝia unuafoja dokumentita mencio venas el la 11-a jarcento. La katolika preĝejo estas grava historia memoraĵo el la 13-a jarcento. La romanikan preĝejon fondis la Héderváry-familio [he:derva:ri] por la abatejo Sankta Jakobo. Ĝin detruis incendio en la 15-a jarcento, sed rekonsturigis ĝin reĝo Matiaso. Ĝin bruligis la turkoj en 1529 kaj 1683. La duturan preĝejon rekonstruis laŭ planoj de la nurenberga konstruisto Essenwein.

Vidindaĵoj [redakti]

Famuloj [redakti]

Fontoj [redakti]

  • Hungara Vikipedio