Léon Agourtine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Agourtine
Persona informo
Naskonomo Лев Агуртин
Naskiĝo 27-an de aprilo 1895 (1895-04-27)
en Bjalistoko, Hrodna/Grodna gubernio,  Rusia Imperio
Morto
Lingvoj Esperantofrancarusa
Loĝloko ParizoBjalistoko
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalistotradukisto
vdr
Léon Agourtine (centre) kun bjalistokaj esperantistoj ĉ. 1920
Agourtine kun policistoj-esperantistoj dum UK 1937

Léon AGOURTINE (naskiĝis la 27-an de aprilo 1895 en Bjalistoko kiel Лев Агуртин - Lev Agurtin[1], mortis la 7-an de februaro 1980 verŝajne en Berlino) estis franca ĵurnalisto kaj esperantisto.

Li esperantistiĝis en 1911, faris propagandajn broŝurojn en rusa kaj franca lingvoj. De 1922 sekretario de la gazetara Komisiono de SFPE.

Dum la dua mondmilito li estis tradukisto en la franca armeo[1][2].

En la 1970-aj jaroj li vivis en Okcidenta Berlino kaj fariĝis la 1-an de januaro 1974 membro de Esperanto-Ligo Berlino. Li uzis la titolon "Ministerialrat im Französischen Arbeitsministerium a.D." (Ministeria Konsilanto en Franca Ministerio pri Laboro ekster ofico).[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Международный язык = Internacia lingvo (Saratov: Elektro-tito-lit. B. L. Rabinoviĉ [1914])[4]
  • L' Esperanto et la lutte des langues (Paris: Office Central Espérantiste, [proks. 1921]. - 8 p.)
  • La Communauté Européenne de Defense et la question des langues (Préface d. G. Malraison. Introd. d. R. Leger. - Clichy: Agourtine, 1952. - IV, 12 folioj)
  • Meĵdunarodnyj jazyk (Saratov: Esp. Bibl. de G. D., [1914]. - 12 p.]
  • Die europäische Verteidigungsgemeinschaft und das Sprachenproblem (Vorwort G. Malraison. Einführung R. Leger. Trad. August Weide. - Lampertheim : Wilhelm Herrmann, 1952. - 15+2 p.. - 355 (4)=3)
  • L'Histoire militaire de la revolution badoise de 1848. (Clichy, Seine, 1952)
  • La législation sociale de la République Démocratique Allemande (zone soviétique d'occupation), 1952-1955

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri L' Esperanto et la lutte des langues

Citaĵo
 Aparta eldono de bonega artikolo aperinta en La Revue Contemporaine de 21 nov. 1921. La aŭtoro precipe kunigas en sia pledo por Esperanto la opiniojn de granda nombro de eminentuloj kaj kompetentaj institucioj. 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.