Léon Denis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Denis
Persona informo
Léon Denis
Naskiĝo 1-an de januaro 1846 (1846-01-01)
en Foug
Morto 12-an de aprilo 1927 (1927-04-12) (81-jaraĝa)
en Tours
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Verkado
Verkoj Q643993 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Léon DENIS (naskiĝis la 10-an de januaro 1846 en vilaĝo Foug, en provinco Lorena, Francio, mortis la 12-an de marto 1927 en Tours).

Ankoraŭ en Foug li faris la unuagradan lernadon kaj ne povis plu frekventi lernejon pro laborado, tamen li neniam forlasis la librojn, fariĝinte aŭtodidakto. Kiam li fariĝis 18-jaraĝa, li legis La Libron de la spiritoj kiu faris al li grandan impreson. Iom poste li ekkonis Allan Kardec. Li estis 23-jaraĝa kiam Kardec forpasis.

Li rekrutiĝis en la milito de 1870 kaj ricevis la postenon de vicleŭtenanto. Tiam li okazigis kun kelkaj kamaradoj spiritismajn seancojn. Post la fino de la milito li fariĝis komerca reprezentanto kaj vojaĝis tra multaj landoj.

En 1882 li komencis periodon kiel prelegisto, kiu daŭris ĝis la lastaj tagoj de lia vivo. León Denis, eĉ loĝanta en Tours, fariĝis orientanto de la spiritisma movado en Francio. Lia spirtogvidantoj, Hieronimo de Prago kaj la Spirito Blua, neniam mankis al li. Eĉ Allan Kardec post la elkarniĝo inspiris kaj orientis lian agadon.

Kelkaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.