Létavértes
Létavértes (lEtavErteŝ) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Létavértes kaj Derecske, kies kuncentro estas.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 117 km²
- Loĝantaro: 7200
- Poŝtkodo: 4281
- Telefonprefikso: 52
Geografio [redakti]
Létavértes situas sur ebenaĵo, laŭ la rumana-hungara landlimo (kie estas limpasejo), laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Debrecen.
Historio [redakti]
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. La unuaj mencioj devenis el 1291 (Nagyléta), el 1435 Vértes. Dum la turkoj ili apartenis al fortikaĵo de Szolnok. En la 18-a jarcento Nagyléta estis kampurbo. En 1919 la rumanoj okupis la regionon. En 1920 Nagyléta trovis sin ĉe la novaj ŝtatlimoj tiel, ke parto de la kampoj perdiĝis.
Inter 1920-1956 ĝi estis distriktejo. Nagyléta kaj Vértes en 1970 unuiĝis kaj kune ili urbiĝis en 1996. La loĝantaro okupiĝas precipe pri kultivado de kreno. Apud la urbo fiŝkaptista lago troviĝas.
Vidindaĵoj [redakti]
Vidindaĵoj estas la 3 grekokatolikaj kaj 2 kalvinanaj preĝejoj, arboreto.
Famuloj [redakti]
- tie mortis János Irinyi