Lüsslingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lüsslingen
Blazono de Lüsslingen
Blazono de Lüsslingen
Rigardo de la turo de la katedralo de Soloturno en la direkton de Lüsslingen, kiu videblas malantaŭe en la bildo
Rigardo de la turo de la katedralo de Soloturno,
en la direkton de Lüsslingen, kiu videblas malantaŭe en la bildo
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Lüsslingen-Nennigkofen
Koordinatoj  47°11′25″N 7°30′5″O  /  47.19028°N, 7.50139°O / 47.19028; 7.50139 (Lüsslingen)Koordinatoj: 47°11′25″N 7°30′5″O  /  47.19028°N, 7.50139°O / 47.19028; 7.50139 (Lüsslingen)
Nombro de enloĝantoj 516
Areo 3,19 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 4574
Mapo de Lüsslingen
Mapo de Lüsslingen
v  d  r
Information icon.svg

Lüsslingen estis politika komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2013 parto de la nova en la nova komunumo Lüsslingen-Nennigkofen de la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno en Svislando. Ĝi havis 516 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lüsslingen situas je alteco de 439 m super marnivelo, 3 km sudokcidente de la kantona ĉefurbo Soloturno (germane Solothurn). La vilaĝo troviĝas je la suda rando de la ebena valo de la rivero Aro kiu formas la sudan komunumlimon, piede la la monto "Bucheggberg". La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 3,19 km², de kiuj 26,65% estas kovritaj de arbaro, 55,17% servas por agrikulturo kaj 12,54% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo limis en nordo al Bellach, en oriento al Biberist, en sudo al Lohn-Ammannsegg kaj Lüterkofen-Ichertswil, kaj en okcidento al Nennigkofen kaj Selzach.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Lüsslingen en 2007 havis 507 loĝantojn kaj apartenis al la malgrandaj komunumoj de la kantono Soloturno. 94,4 % de la loĝantoj estas german-lingvaj, 1,6 % alban-lingvaj kaj 1,1 % arab-lingvaj (stato 2000).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La 4-an de decembro 1876 estis inaŭgurita la fervojlinio de Soloturno al Lyss, kiu posedis stacidomon en Lüsslingen. Intertempe la fervojlinio ne plu funkcias por la personotrafiko kaj la trajnlinio estis anstataŭigita per poŝtaŭtolinio.

La iama komunumo disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A5 de Bielo al Soloturno, kiu pasas tra ĝia teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de la vilaĝo datiĝas de 1251 je la nomo Luslingen. Poste troveblas la nom-formoj Livslingen (1275), Lüsselingen (1343) kaj Lüsslingen (1555). La nomo devenas de la malnov-germana persona nomo Liuzilo kaj signifas en kombino kun la sufikso -ingen "ĉe la homoj aŭ anoj de Liuzilo". De la mezepoko Lüsslingen apartenis al Buchegg, kiu estis parto de la landgrafa teritorio "Kleinburgund". Malsame kiel la aliaj vilaĝoj de Buchegg Lüsslingen en 1391 restis ĉe Berno kaj nur en 1539 post la reformacio transiris al Soloturno.[2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 okazis kuniĝo de la komunumo Lüsslingen kun la najbara komunumo Nennigkofen. La nova komunumo nomiĝas Lüsslingen-Nennigkofen.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Sankta Mikaelo laŭ elfosaĵoj estis fondita en la frua mezepoko. La hodiaŭan konstruaĵon oni starigis en pluraj etapoj inter 1652 kaj 1722.

Esperanto kaj Ido en Lüsslingen[redakti | redakti fonton]

Inter Idistoj, sed ankaŭ Esperantistoj Lüsslingen estas konata, ĉar tie ĉi laboris kiel pastro Friedrich Schneeberger (1875-1926, en Lüsslingen de 1907 ĝis sia devigita demisio en 1925), Esperanto-pioniro, kiu en 1908 transiris al Ido kaj funkciigis la "Ido-kontoron" en la pastra domo. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 4-an de novembro 2011
  2. Fonto: Othmar Noser: Lüsslingen en Historia Leksikono de Svislando (2008-07-02)
  3. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 809)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]