Lőkösháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lökösháza (lOkoŝhAza) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Gyula. La nomo signifas domo-de-Lőkös (Laŭrenco).

Blazono de Lökösháza

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Arad, laŭ la hungara-rumana ŝtatlimo. La vilaĝo estas fervoja limotrapasejo, kontraŭe estas Kürtös, voje ne estas trapasejo. Urbo Elek estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1418. La turkoj inter 1552-1680 faris senhoma la vilaĝon. Poste farmoj formiĝis. La kampoj apartenis al Elek. En 1810 kastelo de Vásárhelyi (vAŝArheji) konstruiĝis. En 1949 tiu ekstera parto iĝis memstara vilaĝo. Dum la socialismo kolĥozo pri Progreso formiĝis. En 2007 oni komencis konstrui novan preĝejon omaĝe al Fatima Sankta Virga Maria. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado, krome estas grava la fervoja limpasejo.

Vilaĝservoj estas poŝto, preĝejo, sportejo, kulturdomo, biblioteko, lernejo, infanĝardeno, apoteko, kuracejo, dentokuracejo.