L'Effrontée (filmo)
L'Effrontée (La Aŭdaculino) estas franca filmo de Claude Miller aperinta en 1985. Temas pri libera adapto de la romano Frankie Addams (franca traduko de The Member of the Wedding) de Carson McCullers.
Enhavo |
Temo [redakti]
Charlotte Castang estas 13-jara popolklasa knabino, kiu vivas en malriĉa ĉirkaŭaĵo, kaj kiu baldaŭ fariĝos adolto. Ŝi estis edukita sen patrino, kaj vivas kun frato kaj patro, kies atento fokusiĝas aliloke. Ŝia nura amikino estas Lulu, malsana 10-jara bubino, kiun ŝi volonte forlasus. Charlotte estas tedita kaj revas pri pli bona vivo, kaj ŝia vivo pliboniĝas kiam ŝi renkontas pianistinon Clara Bauman, kiun ŝi vere admiras. Charlotte volas amikiĝi kun Clara, kiun ŝi vidas kiel elireblecon el sia medio, dum Clara ŝerce sugestas, ke Charlotte fariĝu sia asistantino.
Teĥnikaĵoj [redakti]
- Reĝisoro: Claude Miller
- Aperdato en Francio: 11-a de decembro 1985
- Daŭro: 1h36
- Scenaro: Claude Miller, Luc Béraud, Bernard Stora kaj Annie Miller
- Produktoro: Marie-Laure Reyre
- Produktaj firmaoj:
- Film A2
- Oliane Productions
- Téléma Productions
- Distribua firmao en Francio: UGC Ph
- Muziko: Alain Jomy
- Foto: Dominique Chapuis
- Muntado: Albert Jurgenson
- Rol-disdono: Dominique Besnehard
- Ĝenro: Drama komedio
Rolularo [redakti]
- Charlotte Gainsbourg: Charlotte Castang
- Bernadette Lafont: Léone
- Jean-Claude Brialy: Sam
- Julie Glenn: Lulu
- Clothilde Baudon: Clara Bauman
- Jean-Philippe Ecoffey: Jean
- Raoul Billerey
- Simon de La Brosse: Jacky
Rekompencoj [redakti]
- 1985: Premio Louis Delluc
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |