L'Enfant Plaza (Metroo de Vaŝingtono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stacio L'Enfant Plaza

L'Enfant Plaza estas stacio de la metroo de Vaŝingtono, kiu situas sub la samnomo placo de la urbo.

La stacio estas la sola de la sistemo, en kiu trafikas kvar linioj:

  • En la supra etaĝo la flava kaj la verda linioj; tie estas flankaj kajoj;
  • en la suba etaĝo la blua kaj la oranĝa linioj, ĉe insula (intertraka) kajo.

En 2001 trapasis 7,3 milionoj da pasaĝeroj. Ĉar interkruciĝas linioj kaj krome la flava kaj la verda linioj tie disbranĉiĝas norden, estas multe da trajnŝanĝa trafiko.

La stacio ekfunkciis la 1-an de julio 1977 per malfermo de la blua kaj oranĝa linioj; la flava kaj verda aldoniĝis la 30-an de aprilo 1983. Ekde 2013, kiam la arĝenta linio ekfunkcios (en la suba etaĝo), tie trafikos kvin linioj (nur la ruĝa linio ne servas la stacion).