L'Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
L’ Esperanto
Kovrilpaĝo de L’ Esperanto, aprilo-junio 2016
Kovrilpaĝo de L’ Esperanto, aprilo-junio 2016
gazeto
Speco movada revuo
Formato A5
Periodeco trimonata

Lando  Italio
Urbo Milano
Posedanto Itala Esperanto-Federacio
Publikigisto Grafika
Ĉefredaktisto Davide Astori
Kunredaktisto Renato Corsetti, Pier Luigi Cinquantini
Etataj aŭtoroj Nicola Reggiani
Establodato 1902
Prezo po 2 EUR (Italujo),
po 3 EUR (ekstere)
ISSN 1974-9147

vdr

L' Esperanto [1] estas Esperanto-revuo, organo de la Itala Esperanto-Federacio (IEF).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La revuo estas skribita parte en la Itala lingvo, parte en Esperanto. En ĝi troviĝas kutimaj rubrikoj:

  • En la Itala:
    • “L’intrevista”: intervjuo de Esperantisto
    • “Un gruppo si presenta”: prezentado de Esperanto-grupo
    • “Italaj eminentuloj”
  • En Esperanto:
    • “El la mondo”: informoj pri Esperantujo
    • “Niaj perloj”: intervjuo kun aktivuloj en la itala Esperanto-movado
    • “Junulare”: pri la junulara sekcio de IEF
  • Fine estas dukolumna Itala-Esperanto rubriko “Beletristiko” kun fragmento de impona verko.

La kovrilo kaj malantaŭa paĝo estas koloraj. Troviĝas sur la alia flanko de la malantaŭa paĝo foto de malnova kovrilo de L’ Esperanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La revuo estis fondita en 1902. La gazeto kelkfoje ŝanĝis sian titolon kaj havis diversajn eldonantojn. Formato en 1934 estis 52x37 cm. Tiuepoke ĝi aperis precipe en la itala kaj estis redaktita de N. La Colla.

Ĝia redaktoro (nun en 2010) estas Pier Luigi Cinquantini.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]