L'Isle (Vaŭdo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
L'Isle VD
Blazono de L'Isle
La Kastelo de L'Isle
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46°37′08″N 06°24′47″O  /  46.61889°N, 6.41306°O / 46.61889; 6.41306 (L'Isle (Vaŭdo))Koordinatoj: 46°37′08″N 06°24′47″O  /  46.61889°N, 6.41306°O / 46.61889; 6.41306 (L'Isle (Vaŭdo))
Nombro de enloĝantoj 913 (2007)
Areo 16,25 km²
Alteco 664 m super marnivelo
Poŝtkodo 1148 L'Isle
1184 Villars-Bozon
Komunumkodo 5486
Mapo de L'Isle

L'Isle, svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la piedo de montoj Ĵuraso, ĉ. 21 km nord-okcidente de Laŭzano, kaj ĉ 55 km nord-oriente de Ĝenevo.

Rivero Venoge fontas en tiu komunumo, trafluas la urbon kaj alfluos Lagon Lemanon, apud urbo Saint-Sulpice (Vaŭdo).

La komunumo entenas ankaŭ la vilaĝojn La Coudre, kaj Villars-Bozon.

La nomo de la urbo devenas de la insuloj, kiujn formas la rivero Venoge: en franca; L'Isle = La Insulo. Ĝi estas fondita je la 11-a jarcento, kiam la senjoroj de Cossonay instalis fortikaĵon sur la fontoj de la Venoge.

La najbaraj komunumoj estas norde: Mont-la-Ville; nord-oriente: Cuarnens; sude: Chavannes-le-Veyron, Pampigny kaj Mauraz; sud-okcidente: Montricher, kaj okcidente: L'Abbaye.

Ĉiu unua semajnfino de septembro okazas Foiro pri brokanto kaj antikvaĵoj apud la kastelo de L'Isle.

Eksteraj ligiloj [redakti]