L’ Avarulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el L' Avarulo)
L' avarulo
Origine L’Avare
L' avarulo
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Molière
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1668
Ĝenro komedio
vdr

L' Avarulo (france L'Avare) estas kvinakta proza komedio de Moliero, originale franclingva. Ĝi estis unue prezentita en la 9-a de Septembro, 1668, en la Teatro de la Reĝa Palaco (france Théâtre du Palais-Royal) en Parizo.

La teatraĵo estas bazita sur la latina komedio La Orujo (latine Aulularia) de Plaŭto kaj sur itallingvaj komedioj de la 17-a jarcento.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Jen la ĉefroluloj de la teatraĵo.

  • Harpagono (france Harpagon) estas la avarulo de la titolo, kies nomon Moliero derivis de la latina vorto harpagō (hoko). Li estas maljuna vidvo.
  • Kleanto (france Cléante) estas filo de Harpagono kaj frato de Elizo.
  • Elizo (france Elise) estas filo de Harpagono kaj fratino de Kleanto, kaj la amato de Valero.
  • Valero (france Valère) estas la amanto de Elizo. Pro amo, li dungiĝis kiel servisto de Harpagono.
  • Mariano (france Mariane) estas fratino de Valero, amato de Harpagono, kaj amanto de Kleanto.

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

La verko estis unu el la plej fruaj tradukoj en Esperanto. La verkon tradukis Samuel Meyer, kiel parton de la Kolekto Esperanta aprobita de d-ro Zamenhof; tiu traduko estis eldonita en 1904, kaj dua reviziita eldono aperis en 1907. La traduko ricevis la unuan premion ĉe la dua literatura konkurso de la Société pour la propagation de l'Espéranto (nun Espéranto-France) pro „Fidela reprodukto de la fizionomio de la teksto.“ (L’Espérantiste, 1904, p. 181.)

La traduko tiel famiĝis, ke Raymond Schwartz foje verkis la jenan humuran poeziaĵon:

Oni rulis Molière
En la neĝo por lin lavi
Kaj per tio mem… ĉefverkon
Oni tuj sukcesis havi!
"Lava rulo" de Molière….

(el Raymond Schwartz, Verdkata Testamento, 1926[1])

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El "Verdkata Testamento" (1926). Arkivita el la originalo je 2014-10-04. Alirita 2019-12-02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]