L. L. Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludwik Lejzer Zamenhof
1908-kl-t-zamenhof.jpg
Iniciatoro de Esperanto en 1908
Dato de naskiĝo 15-a de decembro 1859
Loko de naskiĝo Bjalistoko, Rusa Imperio
Dato de morto 14-a de aprilo 1917
Loko de morto Varsovio, Pollando
Nacieco Ruslanda judo
v  d  r
Information icon.svg
Parencaro
patro
patrino
edzino
filo
filino
filino
nepo

Ludwik Lejzer ZAMENHOF (esperante konata kiel Ludoviko Lazaro ZAMENHOFO[1]; naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio) estis la iniciatoro[2] de la lingvo Esperanto. Laŭ profesio li estis okulkuracado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj 1859-1885[redakti | redakti fonton]

Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda.

Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalia (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al siaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan. Oni diras ke Zamenhof havis etan siblo-problemon ("z-balbuton").

Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885). Li fakuliĝis pri okulkuracado interalie en Vieno.

Komence Zamenhof estis rusema, sed pro la pogromoj de 1881/82 li aliĝis al la frua cionisma movado, alvokante la judojn elmigri komune al alia lando por krei judan ŝtaton. Komence li pensis pri ia loko en Ameriko, poste pri Palestino. En 1885 jam li trovis ke la celo de cionismo – juda hejmlando en Palestino – ne estus realisma: la hebrea lingvo, laŭ li estus mortinta, la nacia sento inter judoj estus erare taksata, kaj plej grave Palestino estintus por la tuta judaro tro malgranda. Ĝi povus akcepti maksimume du milionojn da judoj, kaj la cetera homamaso restus ekstere. Anstataŭe li prefere vidis la estonton de la judoj sekurigita en mondo, kie la religiaj kaj lingvaj bariloj estus detruitaj aŭ preterpasitaj. Tio gvidis lin denove al la internaciista ideo.[3] Nun la lingva flanko de lia strebado fariĝis la lingvo Esperanto, la idea flanko la "homaranismo".

Profesio kaj Esperanto 1885–1917[redakti | redakti fonton]

Zamenhof kiel gimnaziano, ĉ. 1879
Zamenhof en 1887
Familioj Zamenhof kaj Michaux, dum la bulonja kongreso 1905
Zamenhof parolanta ĉe Universala Kongreso en Barcelono jare 1909.
Zamenhof en sia laborejo, ĉ. 1910

Lia unua planlingva projekto, Lingwe universala, estis preta jam en la komenco de la vintro 1878, kiam Zamenhof estis ankoraŭ gimnaziano. Dum sia naskiĝtaga festo de tiu jaro, je la 17a de decembro (nova stilo), li kantis kun siaj amikoj kanton en tiu lingvo (al tio rilatas la Zamenhof-tago). En la jaro 1881 li aranĝis novan projekton, kaj en 1885, kiam li kuraciste eklaboris en Veisiejai (Litovio), li havis pli-malpli preta tiun projekton, kiun li publikigis en 1887 – Esperanton.

La 26-an de julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron danke al la financa helpo de la patro de Klara Zamenhof (naskita Silbernik), al kiu li edziĝos samjare la 9-an de aŭgusto. En tiu periodo naskiĝis liaj du unuaj gefiloj, Adamo (1888) kaj Zofia (1889); ambaŭ fariĝis kuracistoj. En 1904 venis ankoraŭ la dua filino, Lidja.

Esperante trovi pli bonan laboron Ludoviko Zamenhof en Oktobro 1893 venis al Grodno, kie li malfermis la oftalmologian kabineton en la loĝejo numero 4, ĉe la strato Policejskaja. La loĝejo estis subluata de la germandevena Luiza Rachmanin.

Zamenhof, kiu ne posedis tiam proprajn nemoveblaĵojn, loĝis kune kun la edzino — Klara Aleksandrovna (naskita en Kaunas, kie ŝi finis la gimnazion) kaj kun du infanoj: Adamo kaj Sofia, kiuj lernis hejme. La edzino ne laboris. Ili deklaris ke ili apartenas al la burĝaro, estas moseanoj kaj kiel sian familian lingvon ili deklaris la rusan. Zamenhofoj dungis du servistinojn: 23-jaran polan ĉambristinon Zofia Antonovna Barancewicz, kamparaninon el la eksnobela familio el la distrikto de Sokółka, kiu forlasis la servon en 1895. La dua servistino estis 37-jara kuiristino, vilaĝanino, katolikino, el la vilaĝo Suchowola.[4]

En Grodno Zamenhof ne nur havis la privatan kuracistan praktikon, sed ankaŭ aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio. Li ankaŭ estis helpjuĝisto (arbitro) en la Departementa Juĝejo en Grodno. Laŭ esploroj de bjelorusa historiisto F. Ignatowicz, Ludoviko “partoprenante la juĝprocesojn distingis sin per la principeco kaj severeco” [5].

En 1889 la doto de la edzino estis foruzita, pro Esperanto kaj ĉar Zamenhof devis helpi al sia patro. Zamenhof devis rekomenci kuracadi, sed havis longan tempon malfacilecon trovi sufiĉe da laboro (resp. pagantaj pacientoj) por vivteni sin, kaj devis dum kelkaj jaroj iom reteni sin de Esperanto. Zamenhof forlasis Grodnon en oktobro kaj antaŭ la 8-a de novembro 1897 li loĝis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Nur ĉirkaŭ la jaro 1900 li iom pli bonfartis finance.

Ekde ĉirkaŭ la sama tempo Esperanto pli sukcesis, en okcidenta Eŭropo, kaj kiel kunlaboranto de La Revuo kaj verkanto por Hachette-eldonejo li enspezis por veturi al la Universalaj Kongresoj (UK). La unua UK, en la franca Bulonjo-ĉe-maro, estis lia unua libertempo depost dudek jaroj, opiniis lia frato Leon. Zamenhof vizitis ĉiujn UK-ojn kaj foje ankaŭ banlokojn en Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.

La unua mondmilito trafis lin, kiam li vojaĝis al Parizo por la deka UK en 1914. Ĉar Germanio kaj Ruslando estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado, de Andersen-fabeloj kaj ankaŭ partoj de la malnova testamento. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon.

La germana majoro Neubarth, komandanto de la varsovia haveno, parolas funebre nome de la eksterlandaj esperantistoj

La morto kaptis lin, la 14-an de aprilo kaj la 22-an de Nisano la juda kalendaro 1917. La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo. Li jam de ĉirkaŭ 1900 estis suferanta je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj.

Idealismaj strebadoj[redakti | redakti fonton]

Zamenhof en 1885 forlasis cionismon kaj ne revenis al ĝi, ankaŭ ne post ties vera komenciĝo en 1897. Li rifuzis eĉ membriĝi en Hebrea Esperanto-Asocio. Male, li turnis sin al internaciismo; la judoj ne provu aranĝi nacian ŝtaton, sed ankaŭ ne simple asimiliĝu al iu nacio. La celo, anstataŭe, estu la sen-naciigo de teritorioj kaj la alpreno de "home-neŭtrala lingvo".

Komence li parolis pri Hilelismo, tiel la titolo de anonima broŝuro el 1901. En 1906 liaj ideoj eknomiĝis Homaranismo. Alia fonto pri liaj ideoj estas eseo verkita por neesperantista Kongreso de rasoj en Londono (1911); oni povas mencii ankaŭ la eseon Esenco kaj estonteco de la ideo de la Lingvo Internacia de 1900.

Principe, Zamenhof deziras ke la nacioj malaperu kaj ke ĉiuj homoj havu unu komunan lingvon kaj komunan bazan kredon pri "plej alta estaĵo". Foje li tamen iomete kamuflas tion, kaj ankaŭ la propagando por Esperanto asertis kutime ke Esperanto ne forigu jam ekzistantajn lingvojn. Laŭ la dogmoj de homaranismo, ekzemple iu lando havu neŭtralan nomon (Peterburglando anstataŭ Ruslando) kaj apartenu al ĉiuj enloĝantoj samrajte. Ĉiu havu la rajton uzi private iun lingvon preferatan, sed kun aliaj homoj kaj kun institucioj oni parolu home-neŭtralan lingvon. Religie, homoj restu ĉe sia religio laŭdezire, sed tiuj apartaj religiaj dogmoj ne rajtas kontraŭdiri al scienco.

Eĉ inter esperantistoj homaranismo restis nesukcesa, kaj nuntempe nur tre malmultaj nomas sin homaranismanoj. Interalia Louis de Beaufront akre rifuzis ĝin, kaj Emile Javal pli diplomatie avertis Zamenhofon, ke ĝi ne havas sukceso-ŝancon en Francio kaj malutilos al Esperanto.

Alvoko al diplomatoj estis Post la Granda Milito, aperinta en 1915. En ĝi, Zamenhof alvokis konsideri en la pac-intertraktadoj post la (unua) mondmilito la rajtojn de minoritatoj.

Nomoj kaj pseŭdonimoj[redakti | redakti fonton]

Medalo kun Ludoviko Zamenhof (averso / bildflanko), projektita en 1959 de Józef Gosławski
Reverso de la medalo kun Ludoviko Zamenhof, projektita en 1959 de Józef Gosławski

La hebrea antaŭnomo de Zamenhof estis Eliezer (hebree: אליעזר ʾĔlîʿézerEliʿézer) kaj li ricevis, ĵusnaskita, sekularan (kinuian) nomon Lejzer ( לייזער ), jida versio de Eliezer (hebree: אֱלִיעֶזֶר Eliʿézer).

Vere, Esperanta antaŭnomo Lazaro estas juddevena nomo (hebree:     אֶלְעָזָר     Elʿazar, greke: Λάζαρος Lazaros, latine: Lazarus, ruse: Лазарь Lazar’, pole: Łazarz Ŭazaŝ, hispane: Lázaro), sed ankaŭ kristana (estas du Lazaroj cititaj en Evangelioj, kaj estas Sankta Lazaro ktp.).

La rusan nomon Ljudovik/Ljudvik (ruse: Людовик/Людвик Ljudovik/Ljudvik, esperantigite Ludoviko, germane: Ludwig, pole: Ludwik) li elektis kiel gojan nomon (kinuion) honore al Francis Lodwick aŭ LODOWYCK, kiu publikigis en 1652 projekton pri planlingvo, pri kiu Zamenhof legis en verkoj de Komenio. Tiu ŝanĝo okazis nur kiam li iris al Moskvo al universitato. La skribformo Zamenhof anstataŭ Samenhof (kiu signifas germane semkorto) aperis nur post la unuaj jaroj de disvastigo de Esperanto. En la fino de 19-a jarcento, lia frato Leono Zamenhof doktoriĝis kaj ekis subskribi "Dr. L. ZAMENHOF", pro tio, li ekde 1901 ofte subskribis "Dr. L. L. ZAMENHOF" (dum ĉe personaj leteroj, li daŭre uzis "L.Zamenhof"). La du L-oj ne reprezentis la du antaŭnomojn en difinita maniero - do ne klaras en kiu ordo aperu "Ludoviko" kaj "Lazaro" en la longigita versio de la mallongigo.

Zamenhof uzis plurajn pseŭdonimojn, la plej konata estas d-ro Esperanto, sub kiu li publikigis en 1887 sian lingvo-projekton. Pere de lingvo de d-ro Esperanto kaj Esperanto-lingvo ĝi fariĝis la nomo de la lingvo, dum la pseŭdonimo jam rapide estis malkovrita. Kelkaj esperantistoj ŝatis nomi lin kara Majstro, kion Zamenhof rifuzis.

Aliajn pseŭdonimojn li uzis ĉefe kiel aŭtoro de cionismaj aŭ homaranismaj verkoj: Gamzefon (Hamzefon); Hemza, Amiko, N.N., Anna R., Unuel, Homo sum, Homarano, D-ro X..

Nacieco[redakti | redakti fonton]

Ul. Dzika en Varsovio, proks. 1900, kie Zamenhof havis sian kuracistejon

Kiam francaj esperantistoj demandis lin, li diris, ke li estas "Ruslanda hebreo". Estinte en Britio li parolis pri sia tre proksima rilato kun "Litvo" (kaj lia pli forta ligiĝo al litvaj hebreoj kontraste al polaj atestas ankaŭ liaj jun-aĝaj skribaĵoj, dum lia studenta aktivado en Ĥibat Cion). Ĉiuokaze, li skribis ankaŭ, ke liaj gepatroj laboris kaj donis sin al Pollando kaj li ankaŭ laboros tie tutan vivon kaj mortos tie. Laŭ Edvardo Wiesenfeld Zamenhof sentiĝis kiel polo kaj en lia hejmo oni parolis en pola lingvo. Tamen tion kontraŭdiras la atesto de lia filino, laŭ kiu la sola hejme uzata lingvo estis la rusa, t.e. Zamenhof uzis hejme dum sia tuta vivo la rusan lingvon (iliaj gefiloj, male, memstariĝinte ekuzos la polan en siaj hejmoj). La poeto Leo Belmont, en siaj poemoj skribas pri Zamenhof kiel "la filo de pola tero", kio ne nepre signifas, ke li estis gente pola. Ĉiuokaze la poloj Antoni Grabowski kaj Adam Zakrzewski parolis pri li kiel pri la samnaciulo. Tamen en letero de 1912 al la Loka Kongresa Komitato en Krakovo, kie li diras, ke "Vi povas min nomi 'Filo de pola lando'", li aldonas "sed ne nomu min 'Polo', por ke oni ne diru, ke mi -por akcepti honorojn- metis sur min maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas". Nomigado lin kiel "pola okulisto", "pola lingvisto" k.s. estas tute kontrakta, sed povas esti uzata simile kiel ĉe Franz Kafka, ke li estis aŭstra verkisto.

Parodioj kaj karikaturoj[redakti | redakti fonton]

Murpentraĵo en Zamenhofa strato en Bjalistoko. Je la dua etaĝo staras LLZ

Tiu figuro, neeviteble konata de la esperanto-parolantoj, eĉ ne speciale movademaj, senmanke estas potenciala fonto por karikaturoj kaj parodioj. Tamen konstateblas, ke ili malmultas. Ni citu:

  • SuperZam "La aventuroj de SuperZam" de JANO (Ian Carter) - Aperinta po-pece en "Kial Ne?" festa numero de JEB (1978), kaj denove kiel kunprezentanto de la eldono de Rat-Man en Esperanto (2007), ĉifoje de Daniele Binaghi kaj Andrea Rossetto
  • Zorhof komiksulo de Serge Sire, multfoje aperinta en La KancerKliniko, en kiu Z. ludas la maskitan rejustiganton "Zorro"
  • Zamenhoro komiksulo de HÔDÔS, aperinta en Volapüg, (alia traktado de Z. kiel "Zorro")

Karikaturo de Zamenhof, kune kun Shakespeare, troviĝas en jena paĝo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Verkoj de L. L. Zamenhof.

Originalaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Zamenhof leganta elĉerpaĝon el la Unua Libro

La plej konata verko de Zamenhof estas la Unua libro.

Kvankam Zamenhof posedis literaturan talenton, precipe poetan, li ne kreis multajn originalajn literaturajn verkojn. Li dediĉis sin al literatura kreado antaŭ ĉio por elprovi la kvalitojn de Esperanto kiel literatura lingvo. Lian originalan beletran kreadon reprezentas fakte liaj famaj sep poemoj:

Kovrilpaĝo de Lingvaj respondoj; 6-a eldono, 1962

La ceteraj verkoj de L.L. Zamenhof havas precipe instruan, lingvistikan aŭ idee-organizan karakteron. Li ekzemple kreis diversajn vortarojn (interalie rusa-Esperanto kaj germana-Esperanto), proverbaron, kaj kongresajn paroladojn.

Malpli konata poemo de L. L. Zamenhof estas

  • Al "La Vagabondo" el supozeble 1910.

Ĝi troveblas en "destino de ludovikologia dinastio" paĝo 2427 (el la Iam Kompletigota Plena Verkaro de ludovikitoIto Kanzi) kaj en Fonto nr 190 (Oktobro 1996).

Tradukitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La literatura agado de L.L. Zamenhof estis ĉefe traduka. Unuaj tradukoj estas Patro nia, partojn de la biblio kaj poemon de Heinrich Heine. Lia unua grava tradukaĵo estis La Batalo de l' Vivo de Charles Dickens (1891). En 1894 aperis Hamleto de William Shakespeare.

Aliaj gravaj verkoj estas:

El la Malnova testamento L.L. Zamenhof tradukis inter 1907 kaj 1914 plurajn partojn.

Post lia morto, aperis la traduko de la fabeloj de Hans Christian Andersen.

La Fundamenta Krestomatio[redakti | redakti fonton]

La Fundamenta Krestomatio estas kolekto de kontribuaĵoj aperintaj en La Esperantisto. Zamenhof ĝin parte aŭtoris kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuaĵoj. La Krestomatio enhavas ekzercojn, fabelojn, rakontojn, anekdotojn, popularsciencajn kaj sciencajn artikolojn kaj sepdek artikolojn, inter kiuj kvin originalajn kaj dek du tradukitajn de L.L. Zamenhof.

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Honora Legio (medalo de kavaliro)

Biografioj[redakti | redakti fonton]

La plej frua iom granda biografio en Esperanto estis Vivo de Zamenhof de Edmond Privat el 1920, kun postaj eldonoj. Zamenhof de Ernest Drezen estas verkita laŭ marksisma-leninisma perspektivo. Longan tempon plej ampleksa kaj prestiĝa estis la idealisma biografio verkita de Marjorie Boulton, Zamenhof, aŭtoro de Esperanto el 1962. Ludovikito, eldonanto kaj redaktanto de longa vico de zamenhofaĵoj, aperigis en 1982 senlegenda biografio de l.l.zamenhof. En la franca ekzistas L'homme qui a défié Babel de René Centassi kaj Henri Masson aperinta en 1995. Dua eldono de ĉi lasta aperis samtempe kun Esperanto-eldono fine de 2001 ("La homo kiu defiis Babelon"). Sekvis tradukoj en la korea ("바벨탑에 도전한 사나이", prezentita fare de la korea eldonmedio kiel : “Libro rekomendinda al la korea junularo — 2005”), hispana ("El hombre que desafió a Babel", 2005), litova ("Zmogus, metes issuki Babeliui", 2006), ĉeĥa ("Člověk proti Babylonu", 2007).


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo.

Kiu povus pli bone rakonti la vivon de Z, ol li mem? Tial mi ne faros alion, krom kopii leteron, kiun Z sendis al Michaux, prez. de la Bulon­ja Grupo la 21. feb. 1905, kaj kiu ne estas ĝis nun publikigita.

„Kara sinjoro – Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj genera­cioj mia biografio eble estos ne sen­interesa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun prezentas unu konstantan kaj seninter­rompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiun reciproke inter­konsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar ne­niam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tre multe da jaroj havis grandajn kaj tre turmentajn klopod­ojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pri la pano tre venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jam al mi ne mankas; sed ho ve, la longa batalado min tre lacigis, kaj nun, ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi jam sentas min kiel homo 60-jara.

Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15. de Decembro 1859. Mia patro (marĝene: kiu ankoraŭ vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis ed­ukata, t. e. la lingvon rusan; mi lern­adis ĝin kun plej granda plezuro; mi revis iam fariĝi granda rusa poeto (marĝene: en la infaneco mi skri­bis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion.). Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi neniam havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libere parolis nur en tri lingvoj (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere, sed parolas ĝin tre malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre mal­multe kaj nur teorie.

En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke mian amon oni pagas per malamo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando nomas sin homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj ka praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi lando), ĉiuj malamas, mal­estimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas. . . kaj mi multe suferis de tio ĉi, kaj mi komencis revadi pri tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apart­enantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkom­prenos kaj ekamos unuj la aliajn.

En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro grava malsano (en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun grandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara daŭro de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, kiel poste, en Varsovio, mi estis ĉiam la unua en mia klaso; la instru­antoj rigardadis min kiel treege kap­ablan kaj miaj kolegoj profetadis (marĝene: sen ia envio, sed tre bondezire, ĉar neniam mi havis inter la kolegoj ian malamikon), ke mi havos en la vivo ĉiam la plej grand­ajn sukcesojn; tio ĉi tamen poste tute ne plenumiĝis kaj mi longe devis batali ĝis mi ellaboris al mia familio modestan panon). En 1873 miaj ge­patroj transloĝiĝis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gim­nazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tiam mi for­veturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan fakultaton de la tiea uni­versitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentanto de tre multaj plej div­ersaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en mi la celadon al unuigita homa fami­lio. Baldaŭ la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tre malbona, ili ne povis jam tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komenco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝon Vejs­eje, por komenci kuracistan prakt­ikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro im­presiĝema kaj la suferoj de la mal­sanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam mi rev­enis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovia malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Aŭstrujo) kaj en la fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kov­no (ŝi tiam gastis ĉe sia fratino, loĝanta en Varsovio). La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis. Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem (marĝene: en julio 1887) miajn unuajn kvar broŝurojn (lerno­libro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca). Baldaŭ poste mi eldonis la „Duan libron“, „Aldonon“, „Neĝan Blovadon“ kaj „Gefratojn“ (verkitaj de Grabowski), Tradukon de „Dua Libro“ kaj „Ald­ono“, Mezan Vortaron Germanan, plenan vortaron rusan, anglan kaj svedan lernolibron, Princinon Mary, Adresaron ktp., kaj mi ankaŭ donis la necesan monon por la eldono de la verkoj de Einstein kaj H. Phillips. Mi ankaŭ donis multajn anoncojn en la gazetoj, dissendis grandan nom­bron da libroj ktp.

Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure mal­grandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!

Tre malĝoja estis tiam mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj serĉi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en Novembro 1889) en la urbo Ĥerson (suda Rusujo), kie ne estis okulistoj (marĝene: tie estis nur unu okulistino), kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia es­pero min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian farnilion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edz­ino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojego kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiam kaj ankaŭ poste neniam rifuzadis al mi sian helpon kaj elsp­ezis por mi tre multe da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.

Ankaŭ tiun ĉi fojon la espero min trompis. Miaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, miaj ŝuldoj kreskadis. Fine ne havante jam la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 transloĝ­iĝis kun mia familio en la urbon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaŭ en Grodno miaj enspezoj tute ne kov­radis miajn elspezojn kaj mi devis ĉiam ankoraŭ prenadi subtenon de mia bopatro, tamen mi pacience tenis min tie en la daŭro de 4 jaroj. Sed ĉar miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli kostan edukadon kaj la urbo Grodno estas tiel malriĉa, ke okulisto neniam povos tie multe pli­grandigi siajn enspezojn, tiel laŭ la insista deziro de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari tie ĉi la lastan provon.

La stato de mia animo estis tiam terura. Mi sentis tre bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo, kaj se ĝi ankaŭ nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la daŭro de la unua jaro mi preskaŭ freneziĝis de mal­espero. Sed fine, danke al la lasta streĉo de mia energio, la sorto kom­encis esti por mi pli favora. Baldaŭ mia kuracista praktiko komencis pli kaj pli grandiĝadi kaj jam de la jaro 190l, ĝi estas tiel granda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elpezojn. Mi estas savita. Post multaj jaroj de granda suferado kaj bata­lado mi nun fine ricevis pli trankvilan vivon, kaj havas tute sufiĉan panon por mia familio (kvankam kompren­eble mi devas vivi tre modeste kaj kalkuli ĉiun kopekon). Mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Var­sovio, miaj pacientoj estas homoj malriĉaj kaj pagas al mi tre malmulte; mi devas akceptadi 30-40 pacientojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5-10 pacientoj; tamen mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.

Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn.

Mi estas tre laca kaj lacigis ankaŭ Vin per mia longega letero Adiaŭ!

Via L. L. Zamenhof.

Al la supra letero nur malmulto estas aldonenda. La gepatroj de Z nomiĝis Marko kaj Rozalio (naskiĝ­inta Sofer), lia unua filo, Adamo, naskita en 1888, fariĝis okulisto, kaj anstataŭis sian patron, je la fino de lia vivo, en la domo de la strato Dzika; lia unua filino, naskita en 1889, fariĝ­is kuracistino; lia dua filino, Lidya, naskita en 1904, plej fidele sekvis la vojon de sia patro, instruadante E-n kaj partoprenante la religian mo­vadon Bahaismo.

La primitiva formo de E estis preta en la komenco de la vintro 1878 kaj Z kun siaj gimnaziaj koleg­oj aranĝis en sia ĉambreto feston, kiun ili nomis „tago de vivigo de la universala lingvo“. Sed li ne ĉesis prilabori ĝin: nur ĉe la jaro 1881 ni konas tri formojn malsamajn de la lingvo, kaj nur en 1885 li donis al ĝi ĝian definitivan aspekton. Poste li de­vis atendi ankoraŭ du jarojn antaŭ ol trovi eldoneblon.

De Nov. 1897 li loĝis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Kaj nur en 1905, la unuan fojon post 20 jaroj, li havis la eblon ĝui kelksemajnan libertempon kaj en­treprenis kun sia edzino vojaĝon al la Bulonja kongreso. Poste danke al la sumoj, kiujn pagadis al li La Re­vuo pro lia konstanta kunlaborado, li povis ĉeesti ĉiujn kongresojn, eĉ tiun de 1910 en Vaŝington (Amer­iko). De 1905 ĝis la milito lia vivo fluis trankvile kaj laboreme; la tutan tagon lin okupis lia profesio, nur la vesperon li povis dediĉi al siaj am­baŭ idealoj, internacia lingvo kaj sennacia religio; inter ili du li dividis si­ajn fortojn kaj tempon.

Sur la E-kampo, liaj tradukoj aperadis regule, kun ĉiam pli granda sukceso.

Klopode al la homunuigado, li pub­likigis en 1906, en Rusujo, anoni­man broŝuron pri „Homaranismo“, titolo per kiu li anstataŭigis „Hilel­ismo“. De Beaufront kritikis ĝin tre akre en „L'Esperantiste“, kaj Z resp­ondis al li, sed ĉiam anonime. En jul. 1911 li prezentis al la Int. Kongreso de Rasoj, en London, memuaron, en kiu li asertis, ke „la intergenta dis­eco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion“. Poste, por povi pli facile defendi siajn ide­ojn, ne kaŭzante malprofiton al la E-a afero, li en 1912, ĉe la Kongreso en Krakovo, rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de E, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“. Kaj ekde la sek­vanta jaro li publikigis sub sia nomo novan, pli ampleksan eldonon de la antaŭa broŝuro, sub titolo „Deklaracio de Homaranismo“: evidente li volis aludi kaj kompletigi la „Dekla­racion pri Esperantismo“, kiun li vo­ĉigis en Bulonjo. En tiu momento, li ekpensis pri kongreso inter homaran­oj kaj komencis klopodojn pri tio kiam subite eksplodis la milito. Ĝi surprizis Z-on en Köln, survoje al Parizo. Li devis reatingi Varsovion tra Svedujo kaj Finlando. Enfermite en sia urbo pro la batalego, baldaŭ en sia ĉambro pro la malsano, li daŭ­rigis sian nelacigeblan agadon. Li finis la tradukadon de la 4 volumoj de la Andersen-fabeloj, kaj de la tuta Malnova Testamento; samtempe li pretigis cirkuleron, alvokantan kun­venon de intelektuloj, kiu estus pre­paronta ĝeneralan universalan kong­reson por neŭtrale-homa religio; li skizis grandaniman „Alvokon al la Diplomatoj“, publikigotan „post la Granda Milito“. Meze inter tiuj zorg­oj, la morto kaptis lin, la 14 Apr. 1917. Ĝis la fino li restis fidela al tiuj idealoj, kiujn tiel bele esprimas la letero al Michaux.

Z estis malaltstatura, kun brune­griza barbeto, granda frunto, kaj kalva kapo; li portis pormiopajn ok­ulvitrojn; li misprononcis la siblant­ajn konsonantojn; jam de ĉ. 1900 li suferis je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Li estis pedante ordama en la ordinara vivo, naiva en aferoj, timema antaŭ publi­ko, malinklina al ĉiuj oficialaj ceremonioj, nature modesta kaj pacama, li penis mildigi ĉiujn konfliktojn; li havis plej profundan senton pri just­eco: je la 1a kongreso li memorigis en sia malferma parolo pri Schleyer, aŭtoro de Volapük, kies disĉiploj ta­men siatempe akre atakis lin; je la 2a kongreso, li invitigis, pere de Michaux, siajn rivalojn, interalie Peano, aŭtoro de „Latino sine flexione“. Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estas la volo, per kiu li ĉion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obs­tino, per kiu li laboris por ilia efekti­vigo; cetere tiun volon kaj tiun ob­stinon li ĉerpis el la senmezura amo, kiu puŝis lin alporti, per ĉiuj fortoj de sia korpo kaj spirito, iom da hel­po al tiu fizike kaj morale blindiĝanta homaro.

Bibliografio: E. Privat. Vivo de Zamenhof; E. Drezen. Zamen­hof; A. Oberrotman. La lastaj tagoj de Dro L. L. Zamenhof; Wiesen­feld, Galerio de Zamenhofoj; Dro Leono Zamenhof. Biografio de Dro L. L. Zamenhof (Universo, 1910); Zamenhof-numero de La Nova Epoko (SAT 1929). (Bonan kompendion oni havas ĉe „Zamenhofa Lego­libro“ de Kidosaki – J. E. I. –, tekstojn en „Originala Verk­aro“ de Zamenhof“ k. de Diet­terle).

G. WARINGHIEN.

Zamenhof Ludoviko Lazaro: Verkaro.

La verkoj de Z dividiĝas en tri ka­tegorioj: 1e la prilingvaj verkoj; 2e la tradukoj; 3e la originalaĵoj.

1e) En la prilingvaj verkoj rimar­kindaj estas unue la prudento kaj to­leremo de Z. La natura emo de el­pensinto al arta lingvo estas plej det­ale elmontri ĉiujn flankojn de sia elpensaĵo tiel faris Schleyer, provizan­te sian Volapükon per kompleta gra­matiko kaj dika vortaro. Male Z liveris unue nur la minimumon, 16-­regulan gramatikon kaj 917-radikan vortareton: „lasante ĉion alian al li­bera iom-post-ioma ellaboriĝado.“ Ĉi­am li evitis aldoni al la primitiva fundamento novajn devigojn; li timis ĉiujn troajn precizigojn, kiuj fariĝus katenoj. Preskaŭ sur ĉiu paĝo de Lingvaj Respondoj oni trovas la saman ideon: „nur la uzo iom post iom ellaboros definitivajn reg­ulojn. . . Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. . . Ni ne de­vas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur ka­tenus. . . En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni neniam malut­ilon, kial ni devus senbezone nin mal­liberigi?. . . Se grandampleksan vor­taregon ni volus pretigi teorie kaj „en rapideco“, ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon. . . ktp.“

Sed tiu toleremo estis ebla, nur ĉar la bazoj de la lingvo estis firmig­itaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Tion li atin­gis, havigante karakteron de netuŝ­ebleco al la tri verkoj Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro, kiun li kolektis en l905 sub titolo de „Fundamento de E“. Por ke iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝadi estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inertforto, kiu konservas al la plej granda parto de la lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabilon, nepran kondiĉon por interkompreniĝado. En la naturaj lingvoj, tiun inertforton prezentas la jarcenta tradicio. En E, kie tia ne ekzistis, Z anstataŭigis ĝin per la Fundamen­to, kun sia karaktero de „dogma“ netuŝebleco. Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de E, plej genia elpenso de Z. Ĝi certigis al ĝi sen­riskan evolupovon kaj ebligis al Z tre libere proponi kaj uzi novajn vort­ojn (ĉirkaŭ 3 mil), el kiuj la plimulto estis poste registrita en la Oficialaj Aldonoj.

2e) La tradukoj prezentas en la verkaro de Z la plej ampleksan par­ton kaj mi diros eĉ la plej gravan. Lia unua traduko (La Batalo de la Vivo, de Dickens) ĉar ĝi ne estis siatempe eldonita libroforme, ne hav­is grandan influon. Sed la dua: „Hamleto de Ŝekspir“, kiun li publikigis en la „Biblioteko de la L. I. E“ renkontis senkomparan sukces­on kaj pli efikis por la propagando de la lingvo, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj. Li pruvis la movon marŝante: certe la publikigo de Hamle­to ludis gravan rolon en la batalo pri reformoj kaj multe helpis al la venko de la konservativuloj. Bedaŭrinde diversaj cirkonstancoj malhelpis lin daŭrigi tiun fekundan laboron, kaj nur ekde 1906 la fondo de la Revuo fare de Carlo Bourlet donis al li la eblon rekomenci sisteman tradukon de gravaj literaturaj verkoj. Oni miras antaŭ la nombro da tiaj trad­ukoj aperintaj en la jaroj 1907-08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de antaŭe kaj atendis nur eldonebl­econ. Sed tamen lia rapideco estas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga labortago, oni dubos, kiel li tradukis verse la kvin aktojn de Ifigenio en Taŭrido en la daŭro de 4 monatoj (mar­to-junio 1908). Cetere tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suf­eras precipe pro du difektoj: unue ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas kontraŭsencoj (oni vidos sube, kiel profunde la anglaj teologoj devis modifi la Z-an Bib­lion); due ili ne ĉiam estis ŝirmitaj kontraŭ la invado de nacilingvaj idiotismoj (tio estas precipe konstat­ebla en la traduko de Georgo Dandin). Sed oni devas konfesi, ke tiujn difektojn klarigas ankaŭ aliaj kaŭzoj: unue la metodo de Z, kiu neniam celis ekzaktan „kabin­etan“ tradukon, sed ĉiam preferis la pli vivan, pli rektan dirmanieron (tio klarigas, ke foje li tradukis ne el la originalo, sed el traduko germana: Hamlet, Fabeloj de Andersen ktp.); due la stato de la lingvo, ankoraŭ juna kaj malriĉa, kiu ne ebligis red­oni ĉiujn nacilingvaĵojn per trafa kaj int. esprimo. Tamen kia ajn estas la absoluta valoro de tiuj tradukoj, estas klare, ke ilia valoro rilate al la lingva evoluo estas grandega. Efektive ili pruvis al la kontraŭdirantoj, ke „E povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo“; ili kontribuis al la riĉiĝado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenu­ancojn de beletraj ĉefverkoj; ili helpis al la ellaboriĝado de la lingvo, dev­igante al penado por en tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprim­ojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi“; ili progresigis E-n al „kres­kanta elasteco“ kaj fleksebleco, mem­origante, „ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontr­aktoj, sed ankaŭ por la vivo“ (rim­arkinde estas tiurilate la prefero de Z por traduko de teatraĵoj, kies vivaj dialogoj disvolvadis kaj ekzercadis la kvalitojn de la lingvo); fine ili stabiligis kaj fiksis la lingvon, prez­entante multegan kvanton de kunmet­aĵoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinitaj parolturnoj, kiujn leks­ikologoj zorge kolektis en la En­ciklopedia Vortaro kaj en la Plena Vortaro, kaj kiujn aŭtoroj uzadas por la pli granda unuigo kaj ko­hero de la lingvo. Oni vidas, do, ke oni ne troigus la rolon de la Z-aj trad­ukoj dirante, ke sen ili E ne ekzistus: ĝi estus pala teoria fantomo, kiel Ido aŭ Occidental. Per siaj gramatikaj kaj vortaraj verkoj Z estis konstru­inta la skeleton de la lingvo, sed nur danke al sia persista traduko, li vestis tiun ostaron per sukplena, sangriĉa, brilkolora karno. La animon cetere ni serĉu ĉe la originalaj verkoj.

3e) La originalaĵoj konsistas ĉefe el antaŭparoloj al liaj diversaj verkoj, el traktaĵoj kaj el paroladoj. Du pecoj havas apartan gravecon: la traktajo pri „Esenco kaj Estonteco de la ideo de lingvo interna­cia“ kaj la kolekto de la Kongr­esaj Paroladoj. Oni trovas en la unua profundecon de penso, potencon de logiko, klaron de saĝo, kiuj donas al tiu libreto eksterkutiman valoron por klerigado. Ĝi estas verko klasika, en la plej forta kaj laŭda senco de la vorto. La Paroladoj estis, kvankam oficialaĵoj, plej intime pripensitaj kaj plej skrupule redaktataj; Z penis enfermi en ilin ĉiujn siajn konvinkojn kaj esperojn, sian hom-amon kaj di-respekton. Celante „efiki sur la sentojn“ pli ol sur la spiritojn, en tiu granda „korekscita religia“ festo, kiel li imagis la Kongr­esojn, li provis esti la Predikanto „sub la verda standardo“. De la unua parolado en Bulonjo ĝis la lasta en Krakovo, ĉie oni sentas la entuzias­mon de la kredanto, la idealismon de la majstro, la sindonemon de la homo. Li aspektas al ni kiel alia pli humana Moseo, gvidanta, admonanta kaj konsolanta sian popolon trans ĉiuj malhelpoj de la vojo. Se mankas al li la kapabloj de granda oratoro, li tuŝas nin eĉ pli profunde per la simpleco de la stilo kaj la sincereco de la tono. Kiu volos posedi ĝustan bildon de Z, li prenu tiujn du mal­grandajn librojn, la Esencon kaj la Paroladojn, lian tutan intel­igenton kaj lian tutan koron. Ambaŭ estas el la nombro de tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron.

(Ĉiuj citaĵoj estas Z-aj.)

Unua libro (en lingvoj rusa, pola, franca, germana) ĉe Kelter, Varsovio 1887; E-a traduko de la antaŭparolo en F. K. kaj O. V.­- Dua libro. En esperanto. Ĉe Kel­ter, Varsovio 1888. Antaŭparolo repr­esita en O. V.; ekzercaro represita sub titolo „Dua ekzercaro“ (fakte ĝi estas la 1-a!) ĉe A. Paolet, 1921.­Aldono al la Dua Libro. (Esp.) ĉe Kelter, Varsovio 1889: fotografa reproduktaĵo, Centra Oficejo, Parizo 1925; represita en O. V. ­Plena Vortaro Rusa-Intern­acia ĉe Kelter, Varsovio 1899. Represita de Kelter 1910. - Meza Vortaro Internacia-Germ­ana ĉe Kelter, Varsovio 1889. Ĉiuj ĝis nun montritaj verkoj estas sub­skribitaj de la pseŭdonimo „D-ro Es­peranto“ - Artikoloj kaj tra­dukoj, aperintaj en la gazeto „La Esperantisto“ de 1889 ĝis 1895, estas kolektitaj, la artikoloj en O. V., la tradukoj en F. K., krom tiu de „La Batalo de l' Vivo“, aparte represita en Londono 1911. - Universala Vortaro de la Lingvo Inter­nacia, (en ses lingvoj) Kelter, Var­sovio 1893. Represita en la Funda­mento. - Ekzercaro de la lingvo Esperanto. Kelter, Var­sovio 1894: Represita en la Funda­mento - Hamleto, tragedio de V. Ŝekspir, Tümmel, Nürnberg 1894. Represita de Hachette, Parizo ekde 1902 (oni atentu, ke kelkaj modifoj estis metitaj de L. de Beaufront. La preseraroj estas sufiĉe multaj, kaj ofte difektas la signifon aŭ la ritmon. La represo de la 1-a akto en la F. K. estas konforma al la unua eldono. Kritika studo en Lingva Kriti­ko. - Granda Vortaro Ger­mana-Esperanta, Centralnaja, Odessa 1894. (Nur la 1-a kajero.) ­Fundamenta Krestomatio (= F. K.) Hachette, Parizo, 1903. De Z mem estis verkitaj: Ekzercoj - La Novaj vestoj de la reĝo - La Virin­eto de Maro - Anekdotoj (plejparte) - La hejmo de la metiisto - La karaj braceletoj - Bagateloj (plej­parte) Fingra Kalendaro - El la poŝto - La loĝejoj de la termitoj - Kronika katara konjunktivito - ­El la unua libro de la lingvo E - ­Plena Gramatiko de E - Al la hist­orio de la provoj de lingvoj tutmond­aj. . . - Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (tiu lasta traktaĵo estis aparte eldonita sub la nomo de Unuel, kun franca traduko de Beaufront kaj Vallienne, kaj antaŭ­parolo. Hachette, Parizo 1907.) Al­donis al tio la anoniman poemon „Preĝo sub la Verda Standardo“ ­Wörterbuch Deutsch-Esper­anto, Möller und Borel. Berlin, 1904. - Fundamento de E. Ha­chette, Parizo, 1905. - Kongres­aj Paroladoj, de 1905 ĝis 1912 estas kolektitaj, kun aliaj neoficialaj en O. V. Bonega kritika eldono de Sasaki kaj Iuaŝita, Japana E Asocio Tokio, 1930 (2a korektita eld. 1932) - La Revizoro, de Gogol. 1907. De tiu verko ĝis la „Readmono“ ĉiuj menciitaj verkoj aperis unue, komplete aŭ parte, en La Revuo, poste en aparta eldono ĉe Hachette, Paris. - La Predikanto, el la Biblio 1907. - Georgo Dandin, de Molière. 1908. - Ifigenio en Taŭrido, de Goethe. 1908. - La Rabistoj, de Schiller, 1908. - La Psalmaro el la Biblio. 1908. ­La Sentencoj de Salomono, el la Biblio. 1909. - La Rabeno de Baĥaraĥ, de Heine. 1909.­ La Gimnazio, de Alejhem, 1909 (ĉi tiuj du verkoj eldoniĝis, per unu volumo, nur en l924, ĉe la Centra Librejo, Parizo.) - Marta de Orzesko, 1910. - Proverbaro, 1910. (La unuaj kajeroj estis eldonitaj de Kelter, Varsovio, 1905.) - Gene­zo, 1911.- Eliro, 1912.- Levid­oj, 1912. - Lingvaj Respond­oj, 1912. (Dua eldono, kompletigita, en 1913. Plena Kolekto, en 1925, ĉe Centra Librejo, Parizo.) - Nom­broj, 1914. - Readmono, 1914.

Je sia morto, en 1917, Z lasis, manuskripte, la kompletan tradukon de la Fabeloj de Andersen, kaj de la Malnova Testamento (el la Biblio). La Fabeloj aperis ĉe la Centra Librejo, Parizo (1a volumo, 1923 - 2a, 1926 - 3a, 1932 - 4a, en presado) - sed kun teksto tre duba: la manuskripto estis laŭ mia konstato, en pluraj lokoj korektita de iu, kaj la preseraroj svarmas.

La Malnova Testamento aperis en la Biblio, eldonita en Londono, 1926, de la Brita Biblia Societo. La teksto estas la rezulto de longa kaj tre konscienca laboro de angla biblia komitato super la Za manuskripto: se oni komparas kun la Hachette'-aj eldonoj, oni miros pri la nombro de la korektoj (605 nur en la 41 unuaj psalmoj!). Kiel ajn lojala kaj skrupula estis la revizio de la komitato, oni ne povas uzi tiun tekston, en ĝia nuna formo, por scienca studo al la Z-aj lingvo kaj stilo. Tio cetere nenion deprenas de la literatura graveco kaj fidindeco de tiu ĉefverko.

Ĉiuj aliaj malĉefaj verkoj de Z, liaj leteroj ktp. estis zorge kolektitaj en Originala Verkaro de Za­menhof, kompilitaj de J. Dietterle, Hirt & Sohn, Leipzig, 1929. (al kiu libro mi aludis per O. V.)

G. WARINGHIEN.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2003
  2. Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.“, en la Dua Libro pri l’ Lingvo Internacia
  3. Naftali Zvi Maimon: La kaŝita vivo de Zamenhof. Originalaj studoj, Tokio 1978, S. 106/107
  4. Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio, Studo de Zbigniew Romaniuk Ĉu efektive Zamenhofoj estis tiel malriĉaj, kiel oni skribas, se ili povis dungi la servistinojn?
  5. Medycyna Nowożytna, 1998, vol. 5, kajero 2
  6. Homarano
  7. Informoj pri internaciaj planlingvoj, interlingvistiko kaj Esperanto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « L.L. Zamenhof » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.