LEA/G MAGAZINO

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LEA/G MAGAZINO estis organo de LEA/G (Libera Esperanto-Asocio) kiu fondiĝis en 1956.

En aprilo 1947 unuiĝis 33 germanaj Esperanto-grupoj kaj landaj asocioj dum la interzona konferenco. Reorganizita estis GEA. La delegitoj reprezentis ĉiujn politikajn kaj kulturajn skolojn. Ili rezoluciis la neŭtralecon de GEA kontraŭe de ekzistantaj Esperanto-mondorganizoj UEA kaj SAT.

Sed dum la GEA-kongreso 1955 en Neustadt oni decidis por enkorpiĝo de GEA en UEA. Tio signifis rompon de la kontrakto de 1947. Parto de la laborist-esperantistoj eksiĝis el GEA kaj fondis en 1956 propran organizon sub la nomo Libera Esperanto-Asocio, "libera" por esprimi la sendependencon de la Esperanto-movado en Germanio.

Ekde 2000 LEA/G MAGAZINO inkluzivis la organon de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE - antaŭe ALLE) "La Socialisto".

2004 aperis la lasta numero de LEA/G MAGAZINO kun la informo ke la filo de aŭstra esperantisto d-ro Rudolf Fischer [FIŝer], fariĝis ŝtata prezidento de Aŭstrio, d-ro Heinz Fischer.