Lok-Report

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el LOK Report)

Lok-Report estas ĉiumonata germanlingva gazeto pri fervojaj amatoroj kaj profesiuloj. La eldonejo estas la Lok-Report-Verlag en Berlino. Ĉefa redaktoro estas Martin Stertz. En la reteja portalo oni trovas aktualan informon pri fervojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde pli ol 25 jaroj la gazeto informas pri la evoluado de fervojoj en long- kaj mallongdistanca trafiko, pri trafika politiko, pri privataj fervojoj kaj pri historiaj veturiloj. Oni informas ankaŭ pri fervojaj veturiloj el ĉiuj mondopartoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Krom la gazeton, la eldonejo Lok-Report-Verlag eldonas multajn librojn, ankaŭ publikaĵojn pri la Germana Regna Fervojo Deutsche Reichsbahn, do la nacia fervoja kompanio en la Germana Regno kaj poste en Germana Demokratia Respubliko, pri Baltio, pri la fama germana milita lokomotivo serio 52 "Baureihe 52" aŭ gvidlibron pri vojaĝoj tra Eŭropo, aperantan ĉiun duan jaron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]