La Krizalido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 1980 Solen' kune kun Arno Lagrange fondis la teatron La Krizalidon en Figeac (Lot, Francio), kiu prezentadis dulingve: france kaj Esperante. Krizalido prezentis spektaklojn en dekduo da eŭropaj landoj (Francio, Belgio, Britio, Nederlando, Germanio, Danio, Svedio, Pollando, Hungario, Italio, Jugoslavio, Katalunio) en Esperanto-renkontiĝoj (inter aliaj: UK 1982, UK 1987, IJK 1987, KEF, francaj kaj katalunaj kongresoj) laŭ invito de lokaj kluboj kaj en diversaj spektaklejoj en Sudfrancio. La lasta prezentaĵo de Solen' estis Lasu neĝon fali, kiun ŝi - jam tre malsana - prezentis en julio 2000 dum KAFE.

Teatraĵoj kiujn prezentis La Krizalido[redakti | redakti fonton]

jaroj Esperanto-
titolo
Franca
titolo
Aŭtoro/
Tradukisto
Gerolantoj/
Reĝisoro
prezentoj
1980-1987 Ĉu Dio bojas? Dieu aboie-t-il ? François Boyer / GL AL+S+1 kromrolulo/Laala CAT, NL, YU, H, I
1981-1987 La forlasitino La délaissée Max Maurey / GL AL+S
1982 La evento L'événement Guy Foissy / GL AL+S/Laala H
1982 Soleco Solitude Emilija Lapenna S/AL
1983 Babel aujourd'hui kunverkado Thierry Aline AL /
Kimmiche, F VanCaneghem
Arras Cournon
1984 Princesses englouties Solen' Patrick, Roger, Irène, S /S Avignon
1986 La Amanto L'Amant Harold Pinter / Eric Kahane / AL AL+S GB DK PL
1986 La plezuro disiĝi Le plaisir de rompre Jules Renard /AL AL+S GB DK PL
1988 La forfuĝo GL AL GL S S
1988 Ŝtona gasto Michel Duc Goninaz (laŭ Puŝkin) AL GL S Anaïs S
1989 Sagana, algonkenaj fabeloj Sagana, contes algonquins Bernard Assiniwi / AL AL S Anaïs DK
1990 Meluzina Mélusine Solen' /GL S S
1994-1995 Les Mystères de Figeac Solen' Historia spektaklo kun 40-o da gepartoprenantoj /S Figeac
1994 Nuit d'ivresse Josiane Balasko Michel, Pascale, AL
2000 Lasu neĝon fali Laissez tomber la neige! Pierrette Dupoyer /GL S Tuluzo
2000 L'Egyptien Solen' Ne finrealigita projekto pro forpaso de Solen'

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]