La rajto legi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Right to Read
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Richard Stallman
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato februaro 1997
Ĝenro malutopia literaturo • cautionary tale
vdr

The Right to Read (La rajto legi) estas novelo de Richard Stallman, la fondinto de la Fondaĵo por Libera Programaro. Ĝi aperis unuafoje en 1997 en la revuo Communications of the ACM de granda komputfaka asocio. Ĝi apartenas al la (folklore konata) ĝenro averta rakonto kaj priskribas okazojn en la jaro 2047. Tiam oni vaste aplikas teknikojn por regi rajtojn pri ciferecaĵoj kaj tiel limigas la legantaron de libroj: kunhavigo de libroj kaj de ĉiaj skribaĵoj estas krimo, kiun sekvas puno per malliberigo.

La novelo pritraktas influon de tia limiga sistemo al universitataj studentoj. Studento Dan trovas sin en problema situacio, kiam li decidu, ĉu prunti sian komputilon al amikino, kiu eble tiel kontraŭleĝe vidos dokumentojn, kiujn Dan aĉetis.

La novelo estas notinda pro tio, ke Stallman verkis ĝin antaŭ ol la limiga tekniko DRM estis vaste uzata kaj ke li antaŭvidis postajn aparataro-teknikojn (ekz. trusted computing) por limigi uzon de informa enhavo.

En 2005 la librovendejo de Universitato Princeton anoncis planon oferti lernolibrojn kun DRM-teknika regado de legorajto: la permeso legi validos nur 12 monatojn kaj nur en la komputilo kiu elŝutis la libron, do tute simile al tio, kion Stallman priskribis en sia novelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Similtemaj verkoj[redakti | redakti fonton]