Laŝucida lingvo
El Vikipedio
| Laŝucida lingvo | |
| dxʷləšucid, xʷəlšucid | |
| Parolata en | Usono |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
| saliŝa lingvaro |
|
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-2 | sal |
| ISO 639-3 | lut |
La laŝucida lingvo (propranome dxʷləšucid aŭ xʷəlšucid, angle Lushootseed aŭ Puget [Sound] Salish) apartenas al la saliŝa lingvaro (kodo laŭ ISO 639: sal, laŭ ISO 639-3: lut) parolata de la indiĝena popolo de Puĝetio. Inter ĝiaj dialektoj estas interalie la skaĝeta, snohomiŝa, makelŝuta, pujalpa, niskvala kaj aliaj. Ekzistas Esperantlingva lernolibro pri la laŝucida lingvo kun malgranda antologio de rakontoj kaj ampleksa laŝucida-Esperanta vortaro; ĝi estas elektronike havebla en pdf-formato de Paul Hopkins, kiu ĝin adaptis laŭ anglalingva lernolibro de Thom Hess. Vi (taqwšəblu) Hilbert estis konata laŝucida beletristino, membro de la skaĝeta popolo.