Laŭdo de l' Stulteco
| Laŭdo de l' Stulteco | ||
|---|---|---|
| Aŭtoro | Erasmo | |
| Eldonjaro | 1988 | |
| Urbo | Roterdamo | |
| Eldoninto | UEA | |
| Paĝoj | 111 | |
Laŭdo de l' Stulteco aŭ Laŭdo de la Malsaĝeco (greka titolo: Morias Enkomion (μωρίας εγκώμιον), la latina: Stultitiae Laus, nederlanda titolo: Lof der Zotheid) estas eseo skribita en 1509 de Erasmo de Roterdamo kaj unuafoje presita en 1511. Erasmus reviziis kaj plilongigis la laboron, kiun li originale skribis en la spaco de semajno kun sinjoro Thomas More ĉe la biendomo de More en Bucklersbury. Laŭdo de Malsaĝeco estas konsiderita unu el la plej rimarkindaj verkoj de la Renesanco kaj unu el la kataliziloj de la Reformacio.
Ĝi komenciĝas per satira erudicia panegiro, la maniero de la greka satiristo Lukiano, kies laboron Erasmus kaj Sinjoro Thomas More ĵus tradukis en la latinan. Ĝi tiam prenas pli malluman tonon en serioj de paroladoj, kiam Malsaĝeco laŭdas memtrompon kaj frenezon kaj moviĝas al satira ekzameno de piaj sed superstiĉaj misuzoj de katolika doktrino kaj koruptaj praktikoj de la Romkatolika Eklezio, al kiu Erasmus iam estis fidela. Erasmus ĵus revenis seniluziigita de Romo, kie li malakceptis ofertojn kaj Malsaĝeco ĉiam pli akceptas Erasmus. La eseo finiĝas per simpla deklaro de kristanaj idealoj. La eseo estas plena de klasikaj aludoj en stilo karakteriza por la kleraj humanistoj de la Renesanco.
La Esperanta traduko de Gerrit Berveling estas aperinta en 1988 en la Serio Oriento-Okcidento de Universala Esperanto-Asocio.
Situo [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Literaturo |
La Esperanta versio troviĝas en la Esperanto-domo de Antverpeno.