Laŭlum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Li Shijun (Laŭlum) Ĉina Esperantisto

LI Shijun (Laŭlum), ĉine 李士俊 Lǐ Shìjùn (naskiĝis la 29-an de marto 1923, mortis la 10-an de novembro 2012) estis ĉina esperantisto kaj verkisto, membro de la Akademio de Esperanto.

Lia vivo[redakti | redakti fonton]

Je la 29-a de marto 1923 Li Shijun naskiĝis en kamparana familio de la vilaĝo Shatou (沙头村, sablejo) ĉe la bordo de Hutuo-rivero en Anguo-gubernio de Hebei-provinco, Ĉinio. En 1936 kiel lernoknabo li aŭdis, ke gestudentoj de Pekino uzis Esperanton en korespondado dum la Kultura Movado de 4-a de Majo, por eviti persekuton de reakciuloj. En 1939 li akiris la broŝuron Esperanto en Unu Monato kaj komencis memlerni la internacian lingvon. En 1940 li partoprenis la Korespondan Esperanto-Lernejon por daŭrigi sian studon de Esperanto. Ekde 1941 li partoprenis E-movadon, aranĝis E-ekspoziciojn kaj gvidis E-kursojn. En 1950 li partoprenis la preparadon de la fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redaktadon de la monata gazeto El Popola Ĉinio. Samtempe li kontribuadis al la gazeto Popola Mondo. En la sesdekaj jaroj li fariĝis gvidanto en la traduka laboro de El Popola Ĉinio, en la okdekaj jaroj li eklaboris kiel vicĉefredaktoro de tiu gazeto. En 1983 li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto, membro de la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj kaj estro de Ĉina Esperanto-Instituto. Ekde 1990 li ĝuis ŝtatan subvencion pro sia speciala kontribuo en ĵurnalisma laboro.

Lia verkado[redakti | redakti fonton]

Li esperantigis jenajn verkojn: Sinjoro Dongguo (1962), La Okcidenta Ĉambro, Ora Hakilo, Kvin Fratoj Liu, Knabino kaj Garolo, Pri Popoldemokratia Diktaturo, Pri Praktiko, Pri Kontraŭdiroj, Paroladoj ĉe la Literatura Kunsido en Yan’an, Raporto pri la Kamparana Movado en Hunan, Aŝma (1965, 1980 dua eld.), Aŭtuno en la Printempo (秋天里的春天, 1980, 1981 dua eld.), Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang (王贵与李香香, 1985), Qu Yuan (1987), Frosta nokto (寒夜, 1988), Elektitaj Ĉinaj Antikvaj Poemoj Ilustritaj (1990) Mirrakontoj de Liaozhai (1994), Noktomezo (romano, ĉefverko de Mao Dun, parte aperinta en El Popola Ĉinio kaj Verda Stelo ), Ĉe Akvorando (klasika romano, 2004), 5000 Ĉinaj Popoldiroj (parte aperinta en La Mondo ), Romano pri la tri regnoj (klasika romano, 2008).

Li tradukis aŭ poluris kune kun aliaj la verkojn Ĉina Antologio (en tri volumoj), Noveloj de Lusin, Montara Vilaĝo, Ruĝdoma Sonĝo (Klasika romano, 1996), La Familio (1998), Noveloj el Antikva Ĉinio (1999).

Li verkis Lernolibro de Esperanto (1949), 222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj (1994), Pri la Traduka Arto de Esperanto (kurso, 1997), 250 Rakontoj pri Afanti (en versoj, parte aperis en El Popola Ĉinio) kaj Penseo, poemojn, novelojn, dramojn, eseojn kaj recenzojn, kiuj aperis en diversaj gazetoj.

Li kompilis Nova Vortaro Esperanto-Ĉina (kune kun aliaj, 1959), Esperanta Konversacio (1964), Gvidlibro de Esperanta Konversacio (2001), Esperanto-Kurso por Memlernado (1984), Unua Ŝtupo de Esperanto (1983), Nova Kurso de Esperanto (1986), Esperanto-Ĉina Vortaro (kune kun aliaj, 1990), 100 Jaroj de Esperanto en Ĉinio (kune kun aliaj, 1999), Esperanta Antologio (kune kun aliaj, 1988), Esperanta Vortareto por Lernantoj (parte aperinta en La Movado, 2002-2003).

Verkoj de Li Shijun (Laŭlum)[redakti | redakti fonton]

Verkoj esperantigitaj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri Popoldemokratia Diktaturo (de Mao Zedong, 1961)
  2. Pri Praktiko (de Mao Zedong 1961)
  3. Paroladoj ĉe la Literatura Kunsido en Yan’an (de Mao Zedong, 1962)
  4. Sinjoro Dongguo (bildrakonto, 1962)
  5. Pri Kontraŭdiroj (1964)
  6. La Okcidenta Ĉambro (bildrakonto, 1964)
  7. Ora Hakilo (bildrakonto, 1964)
  8. Kvin Fratoj Liu (bildrakonto, 1964)
  9. Knabino kaj Garolo (bildrakonto en versoj, 1965)
  10. Raporto pri la Kamparana Movado en Hunan (de Mao Zedong, 1965)
  11. Aŝma (Epopeo de Sanioj, 1965, dua eld. 1980)
  12. Aŭtuno en la printempo (romano de Bakin, unua eld. 1980, dua eld.1981)
  13. Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang (epopeo de Li Ji, 1985)
  14. Qu Yuan (historia dramo de Guo Moruo, 1987)
  15. Frosta nokto (romano de Bakin, 1988)
  16. Elektitaj Ĉinaj Antikvaj Poemoj Ilustritaj (1990)
  17. Mirrakontoj de Liaozhai (elektita novelaro de Pu Songling, 1994)
  18. Noktomezo (romano, ĉefverko de Mao Dun, parte aperinta en El Popola Ĉinio, Krestomatio de Esperanto kaj Verda Stelo)
  19. Ĉe akvorando (klasika romano eldonita en 2004)
  20. 5000 Ĉinaj Popoldiroj (parte aperinta en La Mondo).

Verkoj esperantigitaj, poluritaj de Laŭlum[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉina Antologio (en tri volumoj, parte tradukitaj kaj poluritaj)
  2. Noveloj de Lusin (parte tradukita)
  3. Montara Vilaĝo (polurita)
  4. Ruĝdoma Sonĝo (polurita, 1996)
  5. La Familio (polurita, 1998)
  6. Noveloj el Antikva Ĉinio (parte tradukita kaj polurita, 1999).

Libroj verkitaj aŭ kompilitaj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernolibro de Esperanto (1949)
  2. 222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj (1994)
  3. Pri la Traduka Arto de Esperanto (kursolibro en Esperanto, 1997)
  4. 250 Rakontoj pri Afanti (en versoj, parte aperis en El Popola Ĉinio kaj Penseo)
  5. Nova Vortaro Esperanto-Ĉina (kune kun aliaj, 1959)
  6. Esperanta Konversacio (1964)
  7. Gvidlibro de Esperanta Konversacio (2001)
  8. Esperanto-Kurso por Memlernado (1984)
  9. Unua Ŝtupo de Esperanto (1983)
  10. Nova Kurso de Esperanto (1986)
  11. Esperanto-Ĉina Vortaro (kune kun aliaj, 1990)
  12. 100 Jaroj de Esperanto en Ĉinio (kune kun aliaj, 1999)
  13. Esperanta Vortareto por Lernantoj (parte aperinta en La Movado, 2002-2004).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]