Laŭnomaj blazonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laŭnoma blazono)

En heraldiko, oni nomas kiel « laŭnomaj blazonoj », blazonojn kiuj entenas suraĵojn (figurojn) kiuj rilatas al la nomo de la posedanto, ĉu rekte, ĉu per simileco de la sonoj, eĉ foje rebus-maniere, kvazaŭ vort-lude.

Kompreneble tiaj aludoj funkcias nur interne de lingvo, kaj ekzemploj ne jam troviĝas en esperanto...

Jen kelkaj ekzemploj en naciaj lingvoj:

  • rekte : koko por iu franco nomata Lecoq (La koko);
  • per homonimo : frukto granato por la urbo de Granado (Granada)
  • per asonanco : (ĝuste la ĉi-supra funkcias tiel en esperanto ;)
  • bildigo laŭ etimologio: brako tenanta lancon por Shakespeare (« lanc-skuanto ») ; bovo kun piedoj en akvo por Oxford (« bovo-vadejo ») ;
  • per rebus-formo : turo kaj pino por La Tour du Pin (Turo de l' pino, franca urbo) ;
  • najbare, ĝenerale kun plibonigo : Apro,(pli nobla) por iu nomita Cochon (porko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]