Laŭrenca lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teritorio okupita de la Haudenosaunee en 1535.

La laŭrenca lingvo estis irokeza lingvo, parolata ĝis la 16-a jarcento de la Haudenosaunee de la Sankt-Laŭrenca rivero, en Kebekio kaj en Ontario (Kanado). Jacques Cartier malkovris ĉi tiun lingvon dum sia vojaĝo en Kanado. La nomo de la lando, Kanado, venas el ĉi tiu lingvo.

Ekzemploj [redakti]

Esperante   Laŭrence
Unu (nombro) segada
Du tigneny
Tri asche
Kvar honnacon
Kvin ouiscon
Vilaĝo Canada
Mia patro addatht
Mia patrino adanahoe
Mia frato addagnin
Mia fratino adhoasseue

Eksteraj ligiloj [redakti]