Laŭrkolombo
| Laŭrkolombo | |||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
| Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
| Columba junoniae
Ernst Hartert 1916 |
La Laŭrkolombo (Columba junoniae) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu estas endemia en la insularo Kanarioj en tre limigita zono; oni supozas, ke estas nur inter 1 200 kaj 1 500 birdoj.
Tiu palearkta birdo estas rara loĝanto kaj reproduktanto en la montaro de laŭroj, kio nomigas la specion kiel Laŭrkolombo. La Laŭrkolombo konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas unu blankan ovon.
Ĝi estas 40-43 cm longa kaj aspektas tre malhela palumbo. Ĝi estas vere ĝenerale malhelbruna krom la malhela rozkoloreca kaj brilmetala brusto. Ĝi malhavas blankajn markojn, malkiel proksima parenco Palumbo, kio kune kun manko de malhelaj markoj en vosto kaj verdeca kapo diferencigas ĝin el aliaj specioj kaj pli precize el la alia endemisma kolombo de la insularo Kanarioj, nome la Turkiskolombo.
La flugo estas rapida, per regulaj frapadoj, kun eventuala subita flugilvipo, karaktera de ĉiu kolombo. Ĝi ekflugas per laŭta flugilfrapado.
La voĉo estas akra kverado.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |
- BirdLife International (2004). Columba junoniae. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 May 2006. Endanĝerita specio