La-Tène-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kelta setlejo apud Bundenbach en okcidenta Germanio

La La-Tène-kulturoLa-Tène-epoko (5-a jarcento a.K. ĝis 1-a jarcento a.K.) estas prahistoria epoko, kiu apartenas al la ferepoko kaj en granda kvanto enprenis mediteraneajn - aparte grekajn kaj etruskajn - influojn. La nomo devenas de la loko La Tène en Svislando, kie videbliĝis multaj arkeologiaj trovaĵoj el la epoko.

Evoluo kaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri la materia kulturo de la meza kaj juna ferepoko en Mezeŭropo (ĝis la norda rando de la mezaltaj montaroj en tiu regionaro), kiu - iom malsame laŭ la diversaj regionoj - disvolviĝis inter proksimume la jaro 480 ĝis 40 respektive 1 antaŭ nia erao.

La kulturo evoluigixs el la nordokcidente alpa Hallstatt-kulturo sub forta influo el la mediteranea regiono, kaj estis memstara arta kaj kultura formo. Laŭ inter alie grekaj fontoj de la 5-a jarcento a.K. oni supozas, ke la anoj de la kulturo estis keltoj. Ĉar la kulturo kovris grandan tempon kaj vastan teritorion, ĝi ne estis unueca. Ekzemple laŭtempe kaj laŭregione malsamis la ritoj pri la mortintoj, kiuj foje estis tere entombigitaj, foje rite bruligitaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

teritorio de la La-Tène-kulturo

Elementoj de la kulturo troviĝis en la hodiaŭaj ŝtatoj Francio, Svislando, Aŭstrio kaj la okcidenta kaj centra Germanio. Unuopaj influoj atingis la balkanan duoninsulon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de la 6-a jarcento a.K. plimultiĝas grekaj kaj etruskaj influoj en la finiĝanta Hallstatt-kulturo norde de la Alpoj. Unue tiaj influoj percepteblas nur en la valoraj dekoraĵoj en tombejoj de altrangaj tribestroj, sed dum la komenca epoko de la La-Tène-kulturo la sudaj influoj atingas ĉiujn sferojn de la vivo ankaŭ de la simplaj homoj. Aparte multaj arkeologiaj trovaĵoj el tiu epoko venas el la teritorio de la mezaltaj montaroj Hunsrück kaj Eifel en okcidenta Germanio kaj la riveroj Marno kaj Mozelo, sed ankaŭ de Aŭstrio. Dum la jaro 1994 troviĝis la frukelta sanktejo Glauberg 30 kilometrojn norde de Frankfurto-ĉe-Majno en Hesio el la 5-a jarcento a.K., kiu iĝas prototipo de nobela tombejo kaj sanktejo de la frua La-Tène-kulturo. Dum la meza fazo de la kulturo ekuziĝas speco da mono, kaj ekestas urbecaj setlejoj. Ĉie en la kultura teritorio ekestas samspecaj fortikitaj bienoj sur kvarangulaj terenoj.

Post la 4-a jarcento a.K. la keltaj triboj de Eŭropo amplekse migris sur la kontinento. Keltaj enmigrintoj en la norditala ebenaĵo de la rivero Po ĉirkaŭ la jaro 390 a.K. invadis kaj prirabis Romon. Dum la 3-a jarcento a.K. ili invadis la danuban basenon, Grekion kaj Malgrandazion. Dum la jaro 281 a.K. pruveblas armea venko en antikva Makedonio.

En Francio la anoj de la tiea La-Tène-kulturo pro romiaj skribaj fontoj nomatas latine galli, en Esperanto gaŭloj. La tieaj keltoj estas tiurilate signifaj, ke ilia kulturo ekzistis plurajn jardekojn pli longe ol la La-Tène-kulturo de la keltoj oriente de la rivero Rejno, kaj pro tio, ke ĝi aparte detale priskribiĝas en la riomiaj fontoj: Ekde la 2-a jarcento a.K. romiaj legioj havis oftajn, militajn kaj civilajn, kontaktojn kun la franciaj keltoj. La bataloj de la Gaŭla Milito daŭris ĝis la batalo de Alesia dum la jaro 52 a.K., kie la gaŭloj sub la gvidanto Vercingetorix definitive malvenkis kontraŭ la Romia Imperio, kaj dum la sekvaj jardekoj kulture romiiĝis.

En la sudokcidento de Britio fine de la ferepoko rimarkindas signifa influo de la La-Tène-kulturo de la eŭropa kontinento. Laŭ historiaj fontoj tie enmigris belgoj el teritorio de la nuna norda Francio. La resto de la brita insularo tamen laŭ arkeologia vidpunkto ne konsidereblas parto de la La-Tène-kulturo.

La laŭŝajna "malapero" de la keltoj en la teritorio de la nuna centra kaj suda Germanio dum la 1-a jarcento a.K. ofte estas klarigata per la suden invadantaj ĝermanoj, sed tiu hipotezo laŭ arkeologia vidpunkto ankoraŭ estas nepruvita.

En la Alpoj kaj sude de ili la enloĝantaro dum la 2-a jarcento a.K. escepte de malmultaj valoj de Valezo kaj la orientaj Alpoj estis komplete kelta. La plejmulto de ili apartenis al la Helvetoj. Pro la de nordo invadantaj ĝermanoj la helvetoj dum la jaro 58 a.K. provis invadi regionojn en la suda valo de la rivero Rodano, sed estis venkitaj de la armeo de Julio Cezaro kaj resenditaj norden en la forlasitan hejmregionon, por - el la cezara vidpunkto - esti bremso je plia sudiĝo de la ĝermanoj. La helvetoj sekve sub romia armea administrado relative rapide alprenis la romian kulturon, sed almenaŭ dum la sekvaj 2 jarcentoj en la teritorio de la nuna Svisio ankoraŭ pruveblas keltaj lokaj nomoj kaj sanktejoj.

Post la starigo de la limeso inter la riveroj Rejno kaj Danubo fare de la romia armeo la keltoj en la romie okupitaj teritorioj okcidente kaj sude de la limeso relative rapide komplete alprenis la romian kulturon kaj la La-Tène-kulturo finiĝis.

Socio[redakti | redakti fonton]

La bazo de la socia strukturo estis firme ligitaj familiaj grupoj, kiuj kune konsistigis tribojn. La gvidantoj grandparte (sed ne nur) estis viroj, aparte la tribestroj, druidoj kaj bardoj, sed iliaj gvidaj pozicioj estis relative malstabilaj. Virinoj havis pli da potencoj ol en la socioj de Romio kaj antikva Grekio kaj principe estis samrajtaj.

Ekzistis viroj kun pluraj edzinoj, kaj virinoj kun pluraj edzoj.

La buŝaj sciotransdonoj de la bardoj kaj druidoj esence kontribuis al la kreo de kultura identeco de la socie nur malfirme interligitaj unuopaj triboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]