La Albuera (Badajoz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Albuera)
La Albuera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 002  (2023) [+]
Loĝdenso 76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 43′ N, 6° 49′ U (mapo)38.7161343-6.8239504Koordinatoj: 38° 43′ N, 6° 49′ U (mapo) [+]
Alto 253 m [+]
Areo 26,4 km² (2 640 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Albuera (Hispanio)
La Albuera (Hispanio)
DEC
La Albuera
La Albuera
Situo de La Albuera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Albuera [+]
vdr

La Albuera (La laguneto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Albuereños.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alange estas situa en la okcidenta parto de la provinco de Badajoz, je altitudo de 253 m; je 24 km de Badajoz, provinca ĉefurbo.

Populacio[redakti | redakti fonton]

La censita populacio en 2007 estis de 1.856 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la procezo de la amerika konkero, laŭ la pastro Vicente Navarro del Castillo, 11 loĝantoj de La Albuera partoprenis en la procezo, inter ili Juan Alonso de la Torre kiu kiel kapitano intervenis en la teritorioj kolombiaj kaj venezuelaj, partoprenante en la fondo de la urbo de Vélez (Kolombio), kaj en la fondo de la urbo de Mérida (Venezuelo).

La batalon de La Albuera oni rekreas ĉiujare surloke dum la monato majo.

La 16an de majo de 1811, ĉe tiu ekstremadura vilaĝo okazis la fama batalo de La Albuera, kadre de la Milito de Sendependiĝo. Ĉiujare oni rememoras en la vilaĝo tiun batalon per la partopreno de grupoj de volontuloj de la landoj kiuj partoprenis en ĝi, kiuj reprezentas ĝin vigle per tiamaj armiloj kaj uniformoj.