La Aldea del Obispo
La Aldea del Obispo (La domaro de la Episkopo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas aldeanos. La censita populacio en 2008 estis de 353 loĝantoj.
Enhavo |
Situo [redakti]
La Aldea del Obispo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 444 m. La surfaco de ties teritorio estas de 0,3 km².
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio [redakti]
Temas pri unu el la unuaj setlejoj kreitaj post la definitiva konkero de Trujillo fare de la kristanoj. Ĝis la unua duono de la 19a jarcento ĝi formis parton de Trujillo kiel kvartalo. Tiam sendependiĝis kaj konstituis propran municipon. Dum kelkaj jardekoj ĝi nomiĝis "Aldea de Trujillo" (Domaro de Trujillo) kaj ekde 1997 rekuperis sian antikvan nomon: "La Aldea del Obispo".
Demografio [redakti]
| Demografia evoluo de La Aldea del Obispo inter 2001 kaj 2006 | |||||
| 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 |
| 376 | 353 | 362 | 384 | 375 | 368 |