La Bamba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Bamba estas tradicia mezamerika danco, kiu ankaŭ populariĝis dum junularaj Esperanto-renkontiĝoj. La dancantoj staras brakumante en rondo kaj paŝas dekstren aŭ maldekstren. Aliaj homoj dancas en la mezo kaj "devas" kisi iun tri-foje en la rondo por "liberigi sin". Oni plej ofte dancis ĝin dum la Internacia Seminario kiam oni kelkfoje dancas ĝin dum horo.

Iuj homoj bojkotas la dancon ĉar ili konsideras ĝin maldeca aŭ timas ricevi malsanojn.

La "bambumado" naskiĝis en aŭgusto 1982 dum la 38-a Internacia Junulara Kongreso en Loveno, kiam (verŝajne dum la Flandra balo la 4-an de aŭgusto) la flandroj montris tiun dancon, kiu tiam jam estis tradicia en Belgio.[1][2] La origina danco estis iom pli rafinita: tiu, kiu invitis al kisado, devis subiĝi sur unu genuon, proponante la alian genuon al la invitoto kiel sidilon dum la kisado. Tiu detalo rapide malaperis el la esperantista versio de la danco.

Pro la ekstrema populariĝo de la danco en la junulara esperanto-kulturo, la estraro de TEJO en la jaro 1990 dum la 46-a IJK en Playa Girón akceptis la kanton La Bamba kiel oficialan himnon de TEJO.[3] Tiu decido estis nuligita de alia estraro kelkajn jarojn poste.

La kanto[redakti | redakti fonton]

La Bamba ankaŭ estas kanto akompananta la samnoman dancon. Fakte la danco malbone funkcias sen tiu kanto, kaj praktike neniam okazas sen ĝi. Kutime ĝia ekludado tiom efikas kiel signalo ke homoj spontane ekdancas aŭdinte la unuajn tonojn.

"La Bamba" estas tradicia geedziĝfesta kanto atestita jam en la 17-a jarcento el la meksika regiono de Vera Cruz. Andres Huesca registris ĝin jam en 1908 sub titolo El jarabe Verucruzano ("la verakruca geedziĝo"). Ritchie Valens registris ĝin en 1958, Trini Lopez (en 1966), Dusty Springfield (en 1968), Neil Diamond (en 1969), Raymond van het Groenewoud (kaj patro) Nico Gomez (en 1983 en la filmo Brussels by Night) kaj Los Lobos en la jaro 1986 laŭ tradicia melodio, sed iom post iom oni ankaŭ faris esperantajn versiojn. (Versio troviĝas sur la kompaktdisko "JoMo Friponas!" kaj alia ĉe Feri Floro "Du kolombetoj") La teksto multe varias de unu versio al alia ĉar tradiciaj kantistoj libere kreis proprajn versiojn laŭ la melodio. Sekvas plej konata tekstero.

Teksto :

Para bailar la bamba

Para bailar la bamba se necesita una poca de gracia
Una poca de gracia y otra cosita
Y arriba y arriba
Y arriba y arriba y arriba iré
Yo no soy marinero
Yo no soy marinero, por ti seré
Por ti seré, por ti seré

Por dancadi La bamba,

Por dancadi La Bamba oni bezonas iom da gracio,
iom da gracio kaj alian afereton
Kaj supren kaj supren
kaj supren kaj supren mi iros
Mi ne estas maristo,
Mi ne estas maristo, por vi mi estos,
por vi mi estos, por vi mi estos

Bamba, bamba, bamba, bamba

Bamba, bamba
Bamba

Para bailar la bamba

Para bailar la bamba se necesita una poca de gracia
Una poca de gracia pa mí pa ti
Ay y arriba y arriba
Y arriba y arriba y arriba iré
Yo no soy marinero
Yo no soy marinero, soy capitán
Soy capitán, soy capitán

Por dancadi La bamba,

Por dancadi La Bamba oni bezonas iom da gracio,
iom da gracio por mi kaj por vi
Ho kaj supren kaj supren
kaj supren kaj supren mi iros
Mi ne estas maristo,
Mi ne estas maristo, mi estas kapitano,
mi estas kapitano, mi estas kapitano.

Bamba, bamba, bamba, bamba

Bamba, bamba
Bamba

Filmo[redakti | redakti fonton]

La Bamba ankaŭ estas titolo de filmo de Luis Valdez (1987).

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por enkonduki tiun ĉi kutimon onidire sufiĉis nur duona klariga paĝo en la kongreslibro (pĝ. 3 ĉe Vanden Bempt).
  2. Mencion pri La Bamba kiel parto de la Flandra balo vidu en pĝ. 78 ĉe Vanden Bempt.
  3. Wandel, Amri: De Playa Girón al Villa Trópico. In Esperanto, n-ro 1239 (9), Septembro 2010, paĝo 185.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]