Dompierre FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Baume)
- La mallongigo FR en Dompierre FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Dompierre.

Dompierre
Blazono de Dompierre
Blazono de Dompierre
Blazono de Dompierre
Dompierre
Dompierre
Dompierre
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo • statistika regiono
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 51′ 10″ N 6° 59′ 18″ O / 46.85278 °N, 6.98833 °O / 46.85278; 6.98833 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 10″ N 6° 59′ 18″ O / 46.85278 °N, 6.98833 °O / 46.85278; 6.98833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 807
Areo 4,45 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 1563
Komunumkodo 2014
Mapo de Dompierre
Mapo de Dompierre
Mapo de Dompierre
vdr

Dompierre estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 807 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dompierre situas en la valo de la rivero Brojo proksimume 3 kilometrojn sudoriente de Payerne kaj 5 kilometrojn okcidente de Avenches. La komunumon senakvigas la rojoj Ruisseau de la Baume kaj L'Arbogne, kiuj alfluas en nordo de la komunumo al Brojo. En nordokcidento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de Brojo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Dompierre la setlejoj La Baume kaj Le Donchire.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,45 km², de kiuj 0,9% estas kovritaj de arbaro, 87,2% servas por agrikulturo kaj 10,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dompierre limas en nordo al Missy (VD), en oriento al Dompierre, en sudo al Russy, kaj en okcidento al Corcelles-près-Payerne (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 2 kilometrojn sude de la komunumo apud Payerne. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Morato al Payerne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Dompierre datiĝas el la jaro 587 kiel Domnus Petri[3] Dum mezepoko Dompierre apartenis al la Senjoroj de Montagny. En la jaro 1405 ĝi estis akirita de la Grafoj de Savojo kaj en la jaro 1478 aĉetita de Friburgo kaj atribuita al ties Voktejo Montagny. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la Distrikto Avenches, poste ĝis 1830 al la Distrikto Montagny. De 1831 ĝis 1848 Dompierre estis ĉefloko de la samnoma distrikto, kiu en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la nova Distrikto Brojo.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]