La bazoj de anarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Bazoj
de Anarkiismo
La Bazoj de Anarkiismo
La Bazoj
de Anarkiismo
Aŭtoro Georges Balkanski
Eldonjaro 1979
Urbo Laroque-Timbaut
Eldoninto La Juna Penso
Paĝoj 148
vdr
Simbolo de anarkiismo

La Bazoj de Anarkiismo estas libro de Georges BALKANSKI pri anarkiismo. Ĝi estas eldonita en 1979 fare de La Juna Penso, junula sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Antaŭparolo

La aŭtoro, kiu simple prirespondeci tiun ĉi verkon, subskribis per G. Balkanski, estas bone konata bulgara aktivulo, en ekzilo depost 1948 kaj nun loĝanta en Francio.
Kiel li asertas en piednoto, por li gravas nek lia nomo nek liaj aŭtorrajtoj. Li klopodis esprimi la ĉefajn konceptojn de la socia, organizema kaj revolucia anarkiismo, konsultinte ĉiujn samtemajn verkojn, kiujn citi li opinias senutile. Tial estos vana ĉiu provo malkovri "plagiaton".
Sed, partopreninte multajn kolektivajn diskutadojn pri la samaj temoj, spertinte kaj funde studinte ola du grandajn revoluciojn de nia jarcento - la rusan revolucion kaj la hispanan - li ne povis eviti esprimi siajn proprajn opiniojn, kiuj havas ian originalecon, kaj origine aperis artikolforme en 1958.
La ellaborado kaj publikigado de tiu ĉi libro, ĉefe ĝia konstrua parto, respondas urĝan bezonon en Bulgario, kie la liberecana movado estas tre vigla kaj kie la socia rekonstruado en liberecana direkto montriĝas konkreta necesaĵo.
Fratece dankas ĉiujn, kiuj kontribuis al la ellaborado, tradukado kaj publikigado de tiu ĉi libro,
La eldonanto.

Enhavtabelo

Ankaŭ vidu

Eksteraj ligiloj