La bona lingvo

El Vikipedio

(Alidirektita el La Bona Lingvo)
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilo de la 2-a eldono de "La bona lingvo" (1997)
Kovrilo de la 2-a eldono de "La bona lingvo" (1997)

La bona lingvo estas titolo de libro verkita de Claude Piron. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis Pro Esperanto en Vieno, en 1989, kaj Internacia Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, en 1997 (2-a eld.) (ISBN/ISSN 3901752117). (Oni ne miksu kun la samnoma retejo de Anna Lowenstein kaj Renato Corsetti, kie troviĝas interalie vortaro de "Simplaj samsignifaj vortoj".)

Enhavo

[redaktu] La libro

Certe laŭ esperantistoj la bona lingvo estas Esperanto, sed kiuj estas entute la kriterioj por lingva boneco? En tiu ĉi libro Claude Piron priparolas tiujn laŭ sia vidpunkto. Li de ĉiuj flankoj rigardas al la lingvo kaj esprimas sian preferon por konscia eluzo de la originaj vortkreaj ebloj, por ke Esperanto ne evoluu kiel ajna sed "bona" lingvo.

Piron skizas la bazajn lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli senĝene kaj libere, pli "pens-ekonomie" ebligas esprimadon, ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, inter alie kaj plej grave la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj (analogio). En la plej polemika parto de la libro la aŭtoro forte esprimas sian malplaĉon pri la enporto de novaj radikoj (neologismoj). Li konstatas kaj kritikas la emon de francoj preferi pseŭde precizajn, intelektulajn vortojn al praktikaj vortoj kaj kunmetoj. Kontraste li montras la esprimpovon de baza vortprovizo kun imagema kunmetado. Piron montras, ke eblas esprimi eĉ la plej komplikajn sentojn pere de simpla vortprovizo de origina Zamenhofa propono.

La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton "la bona lingvo", sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel esperantistoj povas enkonduki novajn vortojn en Esperanton.

[redaktu] Vendado

"La bona lingvo" tre bone vendiĝis. De la unua eldono (1989) vendiĝis ĉiuj 2000 ekzempleroj, kaj de la dua eldono (1997) vendiĝis 600 ekzempleroj ĝis 2007. Krom vortaroj kaj lerniloj, malmultaj libroj en Esperanto vendiĝis tiakvante.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligoj