La Brea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malferma gudrobaseno ĉe La Brea
Hydrophilus sp.

La Brea (hispana "la gudro") ankaŭ La Brea Tar Pit estas gudrokavo en Hancock Park en Los Angeles. La loko estas konata ĉefe pro la trovo de multaj fosilioj el la lasta glacia epoko, inter ili mamuloj, sed ankaŭ insektoj, plantoj kaj ties polenoj.

La gudro de tiu kavo devenas el subtera naftotrovejo en baseno de Los Angeles. La gudrotrovejo estis uzata en tempo de la unuaj setlantoj por produkto de asfalto. Oni rigardis, taksis la trovitajn fosiliojn false kiel ostojn de bovoj.

La asfaltan marĉon malkovris ekspedicio de Gaspar de Portolá en 1769.

Oni trovis tie ostojn de mamutoj, glavdentaj tigroj kaj kavernaj ursoj. Oni trovis entute ĝis nun ĉirkaŭ 100.000 kilogramojn da fosilioj, 1,5 milionojn da ostoj kaj 2,5 milionojn da restaĵoj el la gudrokavo. Oni adtas la trovitaĵojn aĝaj de 40.000 ĝis 10.000 jaroj.

La Brea kaj la glavdenta tigro[redakti | redakti fonton]

Oni trovis 166.000 ostojn de glavdenta tigro el epoko de 25.000 jaroj. Oni kalkulas tiel ĉirkaŭ 2.500 mortintajn glavdentajn tigrojn. Oni supozas, ke la glavdentaj tigroj ofte vizitis la lokon por facile nutri sin.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Oni povas rigardi multajn vivgrandan kopion de la formortintaj bestoj en la parko, dum la Muzeo George C. Page kaj la Naturscienca Muzeo de Los Angeles rezervas la fosiliojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]