La Ceiba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Ceiba, fone la nacia parko Pico Bonito

La havenurbo La Ceiba situas ĉe la norda, kariba marbordo de Honduro. Kun siaj pli ol 250.000 loĝantoj ĝi estas la tria granda urbo de Honduro. Ĝiaj kvartaloj kaj setlejoj etendiĝas sur teritorio de 60 kvadrataj kilometroj. Kiel havenurbo ĝi estas elirpunkto de la ŝiptrafiko al la Islas de la Bahía, sed precipe la haveno servas al la ŝiptransporto de bananoj. La Ceiba estas la ĉefurbo de la departemento Atlántida. La kvoto de alfabetismo en ĉi urbo estas la landvaste plej alta. Pro la inmigrado de plantejaj laboristoj el multaj landoj granda parto de la loĝantaro estas dulingva. La Ceiba havas la plej grandan flughavenon de Centrameriko, la aeropuerto internacional de Goloson.

La diraĵo bone konata en Honduro „Tegucigalpo pensas, San Pedro Sula laboras, La Ceiba festas“ bonege karakterizas la urbon – oni festas je ĉiu okazo. La urbo havas eksternorman potencialon rilate la „ekologie korekta“ turismo, situante ja inter pluraj elstaraj naciaj parkoj de Honduro (nacia parko Pico Bonito, sovaĝbesta rezervujo Cuero y Salado, mara naturrezervujo Cayos Cochinos).

La nomo La Ceiba originas de la giganta ceiba-arbo, kiu staris proksime de la plaĝo, proponante al la havenlaboristoj kaj la loĝantaro. La grandeco de ĉi tiu arbo estis tiel impona, ke la unuaj loĝantoj de La Ceiba, garifunos el Sankta Vincento kaj Grenadinoj, asertis, ke ĝi estas "la ŝtuparo, kiun Dio utiligis, kiam li malsupreniĝis el la ĉielo por viziti la teron". La serpento en ĉi tiu paradizo estas la usona konzerno Standard Fruit Company, la plej grava bananeksporta entrepreno en Honduro. Tiu havas sian administrejon en la urbo, ekde kiu ĝi ekspluatas la teron, la ekonomion kaj homojn en Honduro. Ĝiaj plantejoj dominas la tutan pejzaĝon en la nordo de la lando.

La arkitektura kaj trafika strukturo de la urbo estas tipa por latinamerika urbo, sekvanta la rastrosistemo transprenita el la hispana kolonia epoko, kvankam la urbo estis fondata en la jaro 1872, do duonan jarcenton post la sendependeco de Honduro: ekzistas du paralele pasantaj ĉefstratoj (Avenida San Isidro kaj Avendida 14 de Julio), kiuj staras rektangule kun la plaĝo. La plaĝoparalelej stratoj estas numeritaj.

La loĝantoj nomas la urbon ankaŭ Ceibita la bella; do plimalpli: „beleta eta Ceiba“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]