La Centa Simio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Centa Simio
La Centa Simio
La Centa Simio
Aŭtoro Ken Keyes
Eldonjaro 1984
Urbo Hago
Eldoninto Internacia Esperanto-Instituto
Paĝoj 135
ISBN 2910009670464
vdr

La Centa Simio (angle: The Hundredth Monkey) estas libro de la usona verkisto de psikologiaj konsililoj Ken Keyes, kiun li en unua anglalingva eldono publikigis en januaro 1982 kaj kiu en esperantlingva traduko publikiĝis en septembro 1984 fare de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando. En la libro li en pseŭdo-ne-serioza formo, sed fakte tute serioza intenco, klarigas kial nuklea armado estas sensencaĵo kaj kiel ĝi estu haltigata per persona engaĝiĝo de laŭeble multaj individuoj. Dekomence Ken Keyes rezignis pri ĉia kopirajto, tiel ke la tuta teksta kaj grafika enhavo de la libro libere republikigeblas kaj tradukeblas al pliaj lingvoj.

Science, biologoj malsamopinie disputis kaj disputas ĉu la aserto popularigita en la libro, ke populacio (ekzemple grupo da simioj) povas draste ŝanĝi la grupan konduton en la momento kiam sufiĉe granda nombro da grupanoj akiris novan konscion pri la konduto, konsideriĝu mito aŭ biologia fakto. Sendepende de tiu biologia disputo pri la tiel nomata "centa-simio-fenomeno", la libro estas pasia pledo kontraŭ nuklea armado, ankaŭ se oni konsideras la libre cititan historion de kondutoŝanĝo de populacio de japanaj makakoj nur fikcia metaforo.