La Chaux-de-Fonds
La Chaux-de-Fonds | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Neŭŝatelo | ||||
Distrikto | La Chaux-de-Fonds | ||||
Koordinatoj | 47° 6′ 5″ N 6° 49′ 30″ O / 47.10139 °N, 6.82500 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 5″ N 6° 49′ 30″ O / 47.10139 °N, 6.82500 °O (mapo) | ||||
Areo | 55,66 km² | ||||
Alteco | 992 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 2300 | ||||
Komunumkodo | 6421 | ||||
La Chaux-de-Fonds (en esperanto ankaŭ Ĉaŭdefono) estas la tria plej granda franclingva urbo en Svislando laŭ loĝantaro (37023 je la 31-a de decembro 2007) kaj la plej granda urbo de Kantono Neŭŝatelo. En la jaro 2009 la horloĝometropoloj La Chaux-de-Fonds kaj Le Locle estis kune deklaritaj monda heredaĵo de UNESKO.
Geografio
La Chaux-de-Fonds situas je alteco de inter 992 kaj 1100 m, en la montaro Ĵuraso kaj la svisa Kantono Neŭŝatelo.
Najbaraj komunumoj
La najbaraj komunumoj de La Chaux-de-Fonds estas Les Planchettes, Le Locle, La Sagne kaj Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Renan kaj La Ferrière en Kantono Berno, Les Bois en Kantono Ĵuraso, kaj Fournet-Blancheroche, Bonnétage kaj Grand'Combe-des-Bois en Francio.
Avangarda rolo en ekonomio
Oni nomas la komunumon "urbo de utopio", pro ĝia aŭdaca plano, la ekonomia memstareco en siatempe izolita loko, kaj la socia avangardeco. Ĝi estas ĉefurbo de horloĝa industrio. Inter la horloĝistoj estis Achilles Ditesheim, kiu fondis horloĝ-fabrikon en 1881, kaj la fabriko estis renomita kiel "Movado", laŭ la esperanta vorto.
Trafiko
De La Chaux-de-Fonds eliras fervojlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj al Bielo kaj al Neŭŝatelo. Kaj ĝi estas nodo de la Neuŝatelaj Fervojoj, kiu funkciigas lokan tramreton respektive etŝpurfervojreton. Tra la Vue-des-Alpes-Tunelo kaj -Pasejo la urbo per la kantona aŭtovojo J20 estas konektita kun la kantona ĉefurbo Neŭŝatelo kaj la svisa aŭtovojo A5. La urbo disponas ankaŭ pri efika trolejbuso kaj busreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de La Chaux-de-Fonds datiĝas el la jaro 1350 kiel Chaz de Fonz. La 27an de junio 2009 la urbo fariĝis mondheredaĵo de UNESCO.
Famaj civitanoj
En Ĉaŭdefono naskiĝis interalie la arkitekto Le Corbusier, la verkisto Blaise Cendrars, la inĝeniero kaj aŭtokonstruisto André Chevrolet, la sekretario de la Kominterno-estraro Jules-Humbert Droz. La unuaj du samjare kiel Esperanto (1887). Plie menciindas, ke la pentrista dinastio Robert (ses pentristoj) devenas de La Chaux-de-Fonds; la plej fama estas Léopold Robert (1794-1835), kiu donis sian nomon al la granda centra avenuo de la urbo. Mireille Grosjean-Robert apartenas al tiu familio.
Partneraj komunumoj
- Winterthur en Svislando
- Frameries en Belgio
Esperanto-Movado
La Chaux-de-Fonds povas esti konsiderata kiel Esperanto-ĉefurbo de Svislando. Ĝi estas la sidejo de diversaj gravaj Esperanto-institucioj kun nacia kaj internacia signifo kaj renomo.
La urba biblioteko (vidu foton) havas vastan interlingvistikan fakon CDELI, kies preciza nomo estas Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (1968). CDELI gastigas ek de la 1990-aj jaroj ankaŭ la oficialan sidejon de Svisa Esperanto-Societo. La stratadreso estas Progrès 33.
Ekde 1975 en la urbo situas Kultura Centro Esperantista (KCE). En 1980 tie fondiĝis LF-koop, en 1998 estis lanĉita Pakto por la Esperanta Civito, en 2004 estis fondita Feminisma Esperanta Movado. La domo de KCE (vidu foton) situas en strato Postiers 27. Tuj apude situas la Esperanto verdejo (vidu foton) je vojkruciĝo Rue du Succès - rue des Recrêtes.
En La Chaux-de-Fonds okazis Ido-kongreso (1972) kaj SAT-kongreso (12-19 julio 2003).
En 2006 kaj 2009 La Chaux-de-Fonds gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.
En tiu urbo naskiĝis Mireille Grosjean, aktiva svisa esperantistino, kiu loĝas en apuda vilaĝo Les Brenets. Same en la urbo naskiĝis Alain Bringolf. Krome en La Chaux-de-Fonds inter alie loĝas la geedzoj Claude Gacond kaj Andrée Gacond.
De la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 okazos en Svislando, en Neŭŝatelo kaj en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) de La Chaux-de-Fonds, la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, organizita de ILEI.
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion La Chaux-de-Fonds – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Oficiala retejo de la urbo La Chaux-de-Fonds
- Retpaĝoj pri CDELI en la retejo de ties fondinto, Claude Gacond
- Retejo de CDELI
- Retejo de la Esperanta Civito kaj ties sidejo KCE
|