La Chaux-de-Fonds (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto La Chaux-de-Fonds
Blazono de la distrikto La Chaux-de-Fonds
Urba Bibiloteko de La Chaux-de-Fonds, sidejo de CDELI
Mapo de la distrikto La Chaux-de-Fonds
Kantono Neŭŝatelo
Ĉefloko La Chaux-de-Fonds
Koordinatoj  47°6′N 6°49′O  /  47.1°N, 6.817°O / 47.1; 6.817 (La Chaux-de-Fonds (distrikto))Koordinatoj: 47°6′N 6°49′O  /  47.1°N, 6.817°O / 47.1; 6.817 (La Chaux-de-Fonds (distrikto))
Nombro de enloĝantoj 38688 (2010-12-31)
Areo 92,94 km²
Loĝantardenseco  loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2402


La distrikto La Chaux-de-Fonds estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 38688 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo La Chaux-de-Fonds.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto La Chaux-de-Fonds kovras la nordokcidentan parto de la Neŭŝatela Ĵuraso de Vue-des-Alpes en sudo ĝis la bordo de la rivero Doubs, kiu formas la limon al Francio en nordo.

Centro de la Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Oni povas prave diri, ke la distrikto La Chaux-de-Fonds estas la centro de la svisa kaj ne nur de la svisa Esperanto-Movado. En la Chaux-de-Fonds situas CDELI, kiu ne nur estas unu el la tri plej renomaj kaj gravaj Esperanto-Bibliotekoj de la tuta mondo, sed ankaŭ la sidejo de Svisa Esperanto-Societo unuflanke kaj la Kultura Centro Esperantista, kie nuntempe hejmas la Kortumo de la Esperanta Civito aliflanke. La Sagne estas la hejmkomunumo de Claude Gacond, kie li unue aktivis kiel instruisto de Esperanto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per la kantona aŭtovojo trans Vue-des-Alpes la distrikto La Chaux-de-Fonds havas aliron al la svisa aŭtovojo A5. Trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj kondukas de La Chaux-de-Fonds al Bielo, Besançon kaj tra Neŭŝatelo al Berno, krome mallarĝspura trama fervojo kundukas de La Chaux-de-Fonds tra La Sagne al Les-Pont-de-Martel okcidenten kaj al Saignelégier okcidenten. Krome ekzistas efika loka busreto en La Chaux-de-Fonds.

Komunumoj de la distrikto La Chaux-de-Fonds[redakti | redakti fonton]

La distrikto La Chaux-de-Fonds konsistas (stato en 2010) el 3 komunumoj, el kiuj la ĉefloko La Chaux-de-Fonds estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
La Chaux-de-Fonds La Chaux-de-Fonds 37504 55.66 6421
La Sagne La Sagne 957 25.55 6423
Les Planchettes Les Planchettes 227 11.73 6422
Totale 3 38688 92,94 2402

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko ĝis la Neŭŝatela Revolucio en la jaro 1848 La Chaux-de-Fonds apartenis al la Senjorujo Valangin. Post la revolucio la urbo La Chaux-de-Fonds fariĝis centro de la samnoma distrikto. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]