La Chaux-des-Breuleux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Chaux-des-Breuleux
Blazono de La Chaux-des-Breuleux
La Chaux-des-Breuleux
former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 13′ 25″ N 7° 1′ 45″ O / 47.22361 °N, 7.02917 °O / 47.22361; 7.02917 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 25″ N 7° 1′ 45″ O / 47.22361 °N, 7.02917 °O / 47.22361; 7.02917 (mapo)
Areo 4,12 km²
Alteco 1016 m super marnivelo
Poŝtkodo 2345
Komunumkodo 6744
Mapo de La Chaux-des-Breuleux
vdr

Pri la komunumo

La Chaux-des-Breuleux estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 80 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

La vilaĝo, kiu laŭ loĝantaro apartenas al la plej malgrandaj de la kantono, situas ĉe la suda flanko de altebenaĵo de la Liberaj Montoj sur alteco de 1016 m s.m. En la oriento de la komunumo troviĝas la marco La Tourbière.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,1 km², de kiuj 23% estas kovritaj de arbaro, 72% servas por agrikulturo kaj 2% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo La Chaux-des-Breuleux limas en nordo al Saignelégier, en oriento al Tramelan (BE), en sudoriento al Mont-Tramelan (BE), en sudsudoriento al Courtelary, en sudokcidento al Les Breuleux, kaj en nordokcidento al Muriaux.

Trafiko

La komunumo La Chaux-des-Breuleux situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj, sed ĝi disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Le Noirmont al Tramelan.

Historio

La unua dokumenta mencio de La Chaux-des-Breuleux datiĝas el la jaro 1397 kiel La Chaux.[1]

Dum mezepoko La Chaux-des-Breuleux apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 La Chaux-des-Breuleux apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon La Chaux-des-Breuleux al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 La Chaux-des-Breuleux apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Claude Rebetez : La Chaux-des-Breuleux en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-22)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto