La Chouffe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Chouffe
beer brand vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Belgio
TTT Oficiala retejo
vdr

La Chouffe estas belgia blonda biero farita por la unua fojo en 1982 fare de la bofratoj Pierre Gobron kaj Chris Bauweraerts. Komenciĝis kiel hobio sed iom post iom ĝi elkreskis ĝis bierfarejo/distilejo kaj taverno Brasserie d'Achouffe. Ekde 2006 ĝi entute apartenas al la bierfarejo Duvel Moortgat en Puurs. La Chouffe estis krom en bareloj longtempe nur havebla en grandaj boteloj de 75 centilitroj kaj 1,5 litro, sed ekde majo 2009 la biero ankaŭ haveblas en boteloj de 33 centilitroj. La bierfaristo rekomendas trinki La Chouffe-on je temperaturo de 4 ĝis 10°C.

Premioj[redakti | redakti fonton]

La Chouffe ricevis multajn premiojn. Ĝi venkis en 1998 dum la Internacia bierkonkurso de Montreal kaj en 2000 dum la Mondĉampioneco de bieroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]