La Ciotat
La Ciotat (en provenca okcitana lingvo La Ciutat laŭ la klasika normo aŭ La Ciéuta laŭ la mistrala normo) estas havena urbo de Provenco.
Dum longa tempo La Ciotat estis industria urbo (ŝipkonstruejo).
La Ciotat estas fama pro du gravaj inventoj :
- Kino : Ĉi tie la fratoj Lumière inventis la kinon. Unu el la unuaj filmoj nomiĝis L'Arrivée d'un train en gare de La Ciotat (Alveno de trajno en la stacidomo de La Ciotat), filmita en 1895.
- Pétanque : Ĉi tie aperis la fama provenco bul-ludo, kiu nun estas la sesa sporto en Francio laŭ la kvanto da permesilanoj.