Saint-Gingolph VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Clesette)
- La mallongigo VS en Saint-Gingolph VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saint-Gingolph.

Saint-Gingolph
Blazono de Saint-Gingolph
Blazono de Saint-Gingolph
Blazono de Saint-Gingolph
Saint-Gingolph
Saint-Gingolph
Saint-Gingolph
komunumo en Svislando • limurbo • urbo dividita de landlimo
Kantono Valezo
Distrikto Monthey
Koordinatoj  46° 23′ 30″ N 06° 48′ 23″ O / 46.39167 °N, 6.80639 °O / 46.39167; 6.80639 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 30″ N 06° 48′ 23″ O / 46.39167 °N, 6.80639 °O / 46.39167; 6.80639 (mapo)
Areo 14,38 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 1898
Komunumkodo 6155
Mapo de Saint-Gingolph
Situa mapo de Saint-Gingolph
vdr

Saint-Gingolph estas komunumo en la distrikto Monthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 932 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Gingolph ĉe suda bordo de Lago Lemano kaj la deksta bordo de rivero Morge, kiu markas la francan-svisan landlimon. Aliflanke de la rivero situas la samnoma franca komunumo Saint-Gingolph (Haute-savoie), kun kiu ĝi antaŭ 1569 formis unu solan komunumon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saint-Gingolph, Le Fenalet, La Clesette kaj Les Esserts.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,38 km², de kiuj 57,4% estas kovritaj de arbaro, 12,2% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en okcidento al Saint-Gingolph (Haute-Savoie) (Francio), en nordo al la Lago Lemano, en oriento al Port-Valais, en sudo al Vouvry, kaj en sudokcidento al Novel (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Saint-Gingolph pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21, el kiu sur la franca flanko fariĝas la vojo d 1005 kaj kiu konektas Valezon kun Savojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas en distanco de 10 kilometrojn oriente en Villeneuve. Pere de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj al Saint-Maurice la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Ekzistas projekto longigi la trajnlinion al Francio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En kasteleto de la 16-a jarcento estas muzeo pri tradicioj kaj barko de Lemano. Maketoj de ŝipoj, malnovaj objekoj kaj dokumentoj prezentas la historion pri la komerca ŝipveturado sur la lago inter la 15-a kaj la 20-a jarcentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Collombey-Muraz datiĝas el la jaro 1153 kiel Sanctus Gengulfus. Saint-Gingolph dum mezepoko estis komunumo de la Grafolando Savojo. La komunumo estis konkerita en la jaro 1536 de valezanoj kaj bernanoj. En kontrakto de 1569 la rivero Morge estis difinita kiel limo inter Savojo kaj Valezo, kio kondukis al la divido de la komunumo, kiu divido definitive konfirmiĝis post la fondo de la Kantono Valezo en la jaro 1815.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: [ Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8414.php Patrick Maye: Collombey-Muraz en Historia Leksikono de Svislando (2011-02-07)]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]