La Courtine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Courtine
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono La Courtine (ĉefurbo)
INSEE kodo 23067 [+]
Poŝtkodo 23100
Kodo laŭ INSEE 23067
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Marc Michelon
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 928  ((2006))
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 42′ N, 2° 16′ O (mapo)45.7016666666672.2641666666667Koordinatoj: 45° 42′ N, 2° 16′ O (mapo)
Alto 714 m - 895 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 41,42 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
La Courtine (Creuse)
La Courtine (Creuse)
DEC
La Courtine
La Courtine
Situo de La Courtine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Courtine [+]
vdr

La Courtine estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 928 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006. La komunumo apartenas al la natura regiona parko Millevaches.

Geografio

La Courtine etendiĝas sur 41,42 km², kaj havis 928 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 22 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj: la plej alta punkto de La Courtine situas je alteco de 895 metroj.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Soldatribelo en La Kurtino en 1917.

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, La Courtine apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okazis soldatribelo en La Courtine en 1917. Loka tendaro estis scenloko dum 1-a Mondmilito de grava militista malobeado de rusaj militistoj, senditaj en 1916 far la cara registaro, aliancinto de Francio, kiuj post la rusa revolucio de februaro 1917 elektis soveton kaj rufizis aliri al la fronton. Time ke ilin imitus la francaj soldatoj, la franca registaro estis sendinta ilin en tiu tendaro. Kie la malobeado prenis karakteron de malferma ribelo, kaj estis finita per perforta atako kaj malliberigado de la ribelintoj. oni perdis la spuron de multaj, sed estas sciate, ke kelkaj instaliĝis post la milito en la regiono.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Marc Michelon, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado

La Courtine estas la ĉefurbo de la kantono de La Courtine. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj