Lumino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Crola)
Lumino
Blazono de Lumino
Blazono de Lumino
Blazono de Lumino
Lumino
Lumino
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Belinzono
Koordinatoj  46° 14′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 46.23333 °N, 9.06667 °O / 46.23333; 9.06667 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 46.23333 °N, 9.06667 °O / 46.23333; 9.06667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1362
Areo 9,95 km²
Alteco 270 m super marnivelo
Poŝtkodo 6533
Komunumkodo 5010
Mapo de Lumino
Mapo de Lumino

Lumino estas komunumo de la komunumaro Belinzono kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1362 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lumino situas ĉe la bordo de la rivero Moësa ĉe la fino de la Valo de Mesoko. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Lumino kaj parto de Monticello, kaj la setlejo La Crola sude de la rivero.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,95 km², de kiuj 75,7% estas kovritaj de arbaro, 12,2% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lumino limas en nordooriento kaj oriento al San Vittore (GR), en sudsudoriento al Roveredo (GR), en sudo kaj okcidento al Arbedo-Castione, kaj en nordokcidento al Claro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Lumino pasas la kantona ĉefvojo 13 kaj la svisa aŭtovojo A3, kies plej proksima alveturejo Belinzono-Nordo situas 1 kilometrojn okcidente de la komunumo en Arbedo-Castione. De Monticello aertelfero kondukas al Monti Savoru sur alteco de 1215 m s.m..

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lumino datiĝas el la jaro 1168 kiel locus Lugomini. La tablobienoj de la episkopo de Como en Lumino estis donita en la 12-a jarcento kiel feŭdo al la kapitanoj de Locarno. En la jaro 1335 Lumino estis menciita en la komunuma listo de la Grafejo Belinzono. Ek de 1442 Lumino formis komunumon kun Castione, kiu estis formale disolvita surbaze de dekreto de la svisa vokto en Belinzono en la jaro 1599, kiu dekreto tamen realiĝis nur en la jaro 1818. Fine de la 20-a jarcento la komunumo kunkreskis kun la aglomeraĵo de Belinzono kaj fariĝis ĉefe loĝloko de la kantonĉefurbo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]