La Dauphine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dauphine estis trimasta velŝipo kiu funkciis kiel la admiralŝipo de la esploristo Giovanni da Verrazzano en lia unua vojaĝo al la Nova Mondo serĉante transirejon al Ĉinio ekde Eŭropo. La ŝipo estis konstruita en 1518 ĉe la Royal Dockyard (reĝa doko) de Havro, Normandio kaj montris la tipan formon de normanda aŭtrako. Ĝi eltenis 100 tunojn kaj kvindek homojn. Ĝi estis nomumita La Dauphin, omaĝe al Francisko la 3-a, Duko de Bretonio, la heredonto de la franca trono.