La Divina Commedia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Domenico di Michelino, La Divina Commedia di Dante (1465).

La Dia Komedio (itale: La Divina Commedia [La Divina Kommedia]) estas poemo de 14 mil versoj verkita de Dante Alighieri en la toskana lingvo, de kiu fontas la moderna itala lingvo. Ĝi estas krio kontraŭ la morala aĉeco de la mondo, kaj priskribas vojaĝon tra la postmorta mondo de infero, purgatorio kaj paradizo, kiujn Danto loĝigis per homoj kristanaj kaj paganaj, historiaj kaj samtempaj. Li eĉ metis samtempan papon (Nikolao la 3-a) en inferon (kun multaj aliaj klerikoj) kaj idolanon (Katono) en purgatorion. Verkite en ekzilo, la poemo havas multe de vortoj malmolaj por Florenco, lia hejmurbo. Danto estas gvidata de romia ĉefpoeto Vergilio tra inferon kaj purgatorion, kaj de Beatrice Portinari tra paradizon. La ago okazas je la printempo de 1300, malluma parto de la vivo de Danto ĵus antaŭ lia ekzilo. La poemo estas verkita en terza rima, komplika formo de pentametro.

La Komedio havas tri partojn:

Kvankam plena de konjekto kaj interpretebla kiel alegorio, la priskribo de la postmorta mondo estas bazita sur la plej bona scio de lia tempo. Laŭ Danto, infero estas sub la tero, purgatorio estas montego en tiu, kiun ni nomas la Suda duontero, precize kontraŭpoluse de Jerusalemo, kaj paradizo estas la mondo inter Luno kaj Dio mem, kiu staras ekster la universo, ekster spaco kaj tempo. Kiel Danto konfesas, multe de paradizo estas super la priskriba povo de lingvo.

Infero kaj purgatorio konsistas el ringoj samcentraj specialaj laŭ pekospeco, des pli profundaj aŭ malaltaj, respektive, ju pli fia la peko. Ĉielo konsistas el samcentraj sferoj, laŭ tercentrismo.

Titolo[redakti | redakti fonton]

Eble la originala titolo de la verko estis Commedia, aŭ Comedìa, el la greka κωμωδία, "comodìa". Tiel Dante mem nomigas la sian verkon[1]. En la Epistola ("Letero") adresita al Cangrande della Scala, Dante reinsistis pri la latina titolo de la verso:

Citaĵo
« Incipit Comedia Dantis Alagherii, Florentini natione, non moribus[2] »


Notu ke Statio, la latina poeto de la 1-a jarcento, estis idolano laŭ historia scio, sed Danto supozas, ke li konvertiĝis al kristanismo antaŭ morto.

La poemo belege resumis la mondkoncepton de la tiama Okcidento, estinte la poezia frato de la filozofia Summa Theologica de Tomaso de Akvino, priskribinte mondkoncepton, kiu estas sintezo de la kristana kaj la aristotela. La Komedio ankaŭ estis la unua ĉefa verko de literaturo en la Okcidento verkita en nek la latina nek la greka. Tri jarcentoj post La Komedio, preskaŭ ĉiu verko de originala literaturo de la Okcidento estis verkita en nacilingvo, ne en la latina.

En ĝia uzo de nacilingvo kaj ankaŭ en ĝia kunigo de la kristana kun la klasika (el la rolantoj al eĉ la subtenanta filozofio), La Komedio estis antaŭkurinto de la Renesanco.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tre bona traduko en Esperanto de Infero de Kálmán Kalocsay (ĉe Literatura Mondo, 1933; represo ĉe LF-koop, kun postparolo de Gaston Waringhien, 1978).

Krom tio La Dia Komedio estis eldonita en la serio Oriento-Okcidento, en traduko de Giovanni Peterlongo, reviziita de Clelia Conterno Guglielminetti, kun ilustraĵoj de Sandro Botticelli. Edizioni SIEI Milano, 1963, dua eldono, 1979.

Dum la lastaj jaroj, Fonto unue publikigis la Purgatorion en brila traduko de Enrico Dondi, kaj poste, en 2006, la kompleta traduko lia de l' Dia Komedio estis publikigita.

Kaj Kalocsay kaj Dondi atentis ĉe sia traduklaboro ankaŭ pri la specifa formo de la poezio de Dante: la uzado de tercinoj. Peterlongo tiun flankon tute ne atentis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Infero XXI, 2
  2. Le Epistulae di Dante su Liber Liber it. Alirita la 28-a de aŭgusto 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]