Vérossaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Doey)
Vérossaz
Blazono de Vérossaz
Blazono de Vérossaz
Blazono de Vérossaz
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Saint-Maurice
Koordinatoj  46° 12′ 52″ N 6° 59′ 9″ O / 46.21444 °N, 6.98583 °O / 46.21444; 6.98583 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 52″ N 6° 59′ 9″ O / 46.21444 °N, 6.98583 °O / 46.21444; 6.98583 (mapo)
Areo 14,28 km²
Alteco 811 m super marnivelo
Poŝtkodo 1891
Komunumkodo 6220
Mapo de Vérossaz
Mapo de Vérossaz
Situa mapo de Vérossaz
vdr

Vérossaz estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 612 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Les Haussex.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vérossaz situas ĉe la enirejo al la valeza valo sur montoteraso supre de Saint-Maurice ĉe la okcidenta flanko de la valo de Rodano. la sudan komunumlimon formas la rojo Mauvoisin. En sudokcidento la terason limigas roka vando, nomita Les Finales. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aussays, Bassays, Chavanne, La Daille, La Doey, Les Bassex, Les Haussex, kaj Vésenaud. Vilaĝo kun la nomo Vérossaz ne ekzistas.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,28 km², de kiuj 43,8% estas kovritaj de arbaro, 28,1% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vérossaz limas en nordo al Massongex, en oriento kaj sudo al Saint-Maurice, kaj en okcidento al Monthey.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vérossaz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas kurboriĉa montarvojo de Massongex. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Massongex. Pere de la poŝtaŭtolinio de Saint-Maurice tra Massongex al Vérossaz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vérossaz datiĝas el la jaro 1046 kiel Verolsa. Laŭdire la burgonja reĝo Sigismundo retiriĝis en la jaro 523 al Vérossaz. Post la morto de Sigismundo ĝis la konkero fare de la Valezaj Dekonoj Vérossaz troviĝis sub la regado de la Abatejo de Saint-Maurice. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Saint-Maurice, kiu poste fariĝis al Distrikto Saint-Maurice.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]