La Elmigruloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Elmigruloj (svedlingve Utvandrarna) estas la kolektiva nomo de vico da kvar romanoj, fare de la sveda verkisto Vilhelm Moberg inter 1949 kaj 1959. La romanoj priskribas la longan, penigan vojaĝon de grupo da homoj el Småland (Svedio), kiam ili elmigras al Minesoto (Usono). La rakonto situas kore de la amasa sveda elmigrado al Usono, kaj trairas plurajn generaciojn ekde la 1850-aj jaroj.

La kvar romanoj estas la jenaj :

  • La Elmigruloj (1949)
  • Sur Bonan Landon (1952)
  • La Kolonianoj (1956)
  • La Lasta Letero Hejmen (1959)

La svedlingvaj titoloj estas : Utvandrarna, Invandrarna, Nybyggarna kaj Sista brevet till Sverige. Ĉiuj volumoj estis tradukitaj al la angla kaj al pli ol 20 aliaj lingvoj. La romanoj estas ĝenerale klasifikitaj inter la plej bonajn brilaĵojn de la sveda literaturo.

Vidu ankaŭ