La Esperantisto

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La Esperantisto estis la unua gazeto en la internacia lingvo Esperanto. Ĝi aperis unuafoje je la 1a de septembro 1889 en Nürnberg. Pro la efikoj de la ruslanda cenzuro, sed ankaŭ pro ĝeneralaj financaj problemoj, ĝi ĉesis en 1895. Lingvo Internacia el Svedio transprenis ĝian rolon.

Enhavo

[redaktu] Titolaĵo

La unua numero de la 1-a de septembro 1889 havis la jenan titolon: „La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. Sub la kunlaborado de Dr. Esperanto (Dro L. Zamenhof) eldonata de Christian Schmidt, prezidanto de la klubo mondlingva en Nürnberg. Eliras unu fojon en la monato.“ Komence la subtitolo estis ankoraŭ trilingva: Germane Zeitschrift für die internationale Sprache "Esperanto", france Gazette de la langue internationale "Esperanto", kvankam apenaŭ plu aperis nacilingvaĵoj post marto 1890.

La artikolo La falis el la titolo ekde aprilo 1892. Ekde januaro 1893 la gazeto havis nur esperantlingvan titolon: Esperantisto. Monata gazeto de la lingvo internacia 'Esperanto'.

Kvankam ĉiuj numeroj indikis germanlingve sur la subo de la lasta paĝo, ke Schmidt respondecis redakcie, la indikoj sur la frontpaĝo plurfoje ŝanĝiĝis:

  • Ekde oktobro 1890 la gazeto estis eldonata de Zamenhof,
  • ekde januaro 1892 ĝi estis eldonata de Zamenhof kaj Trompeter, sub la redakcio de Zamenhof,
  • ekde januaro 1984 Trompeter estis eldonanto-administatoro kaj Zamenhof redaktoro,
  • ekde januaro 1895 Zamenhof estis redaktoro-eldonanto.

[redaktu] Historio

La Esperantisto estis 8-paĝa provnumero kaj enhavis artikolon „Prospekto“ en germana lingvo, franca lingvo kaj Esperanto, artikolon pri „Esperanto kaj Volapük“ en germana, kaj Esperanto, versaĵon ,Al la E-isto‘ kun germana traduko, fine bibliografion kaj anoncojn pri aperontaj libroj.

Ĉe la fino de 1889 la gazeto havis 113 abonantojn, plejparte rusajn. La Esperantisto tuj fariĝis plej efika centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj adeptoj, kiaj antaŭe havis kvazaŭ neniun alian ligilon ol sian korespondadon kun D-ro Z. La gazeto donis bonajn tekstojn, kiuj helpis pli profundan studadon de la lingvo, ĝi ebligas la aŭtoron de la lingvo doni ĝeneralajn klarigojn al ĉiuj per siaj ,Respondoj al amikoj' kaj samtempe ĝi informadas pri la progresoj de Esperanto.

En 1890 La Esperantisto entute transiris en la manojn de Zamenhof, sed nur tre malfacile kaj multekoste li povis aperigi la gazeton kun tiel malmultaj abonintoj. En aŭgusto 1891 li proponis organizon de Akcia Societo Esperantista. Ĉirkaŭ fino de tiu jaro la personaj cirkonstancoj de Zamenhof fariĝis tiel premantaj, ke li trovis sin devigata forlasi la kondukadon de la tuta afero.

Tiam aperis monsubtenanto, W. H. Trompeter. Li oferi sla necesan sumon por subteni la tutan entreprenon de la gazeto ĝis 1894.

Nombro de la abonantoj en 1894: 717, el kiuj 60% estis rusoj. (BIL, p: 306).

[redaktu] Rusa cenzuro

En la literatura parto aperis (en la dua numero de 1895) traduko de verketo de Tolstoj "Prudento kaj kredo". Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la eniradon de Esperantisto en Rusujon, kie la gazeto havis la plej grandan parton de siaj abonantoj.

La numero de majo-junio 1895 (n-ro 5/6) estis la lasta de tiu organo, kiu dum ses jaroj estis la centro de la movado. Dum la sekvantaj monatoj okazis senkuraĝiĝo inter la esperantistoj. La lasta numero aperis fakte en aŭgusto 1895. Entute eliris 66 numeroj.

[redaktu] Literaturo

  • La Esperantisto. Gazeto por la mikoj de la lingvo Esperanto 1889-1895, kun postparolo de Reinhard Haupenthal, Hildesheim k.a.: Georg Olms Verlag, 1988 (represo)


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).