La Esperanto-Klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Esperanto-Klubo
La Esperanto-Klubo
La Esperanto-Klubo
Aŭtoro Ernfrid Malmgren
Eldonjaro 1933
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 48
vdr

La Esperanto-Klubo estas 48-paĝa verketo de Ernfrid Malmgren, eldonita en 1933 ĉe Eldona Societo Esperanto el Stokholmo. Ĝi pritraktas la asocian organizon de la loka Esperantistaro.

Enhavo de la libreto[redakti | redakti fonton]

  • Fondo de klubo
  • Funkciuloj
  • La interna vivo de la klubo
  • Publika laboro
  • Modelo de kluba kunveno
  • Modelo de protokolo
  • La biblioteko de Esperanto-klubo

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kial fondi ĝin, kiel fondi ĝin, kiaj estu la programoj, fontas el la longa sperto de Malmgren kaj bone traktas la temon difinitan per la subtitoloj. Precipe la ĉapitroj pri la vivo en la klubo, la organizo, la kursoj, la distraĵoj, la biblioteko, la publika laboro k.t.p., estos tre utilaj al kursestroj, al klubestraro. 
— 1933 Historio de Esperanto, II, paĝo 809
Citaĵo
 Koncize kaj klare li pritraktas gravajn aferojn en la gru­pa vivo, donas instrukcion pri fondo de grupo kaj pri laboro de la funkci­uloj. 
— aprilo 1934, R, Svenska Arbetar Esperantisten
Citaĵo
 La E.-movado en Svedlando rapide evoluigis dum 1933. Une el la gvidantoj de, la sveda movado estas Ernfried Malmgren, sekretario de SEF, kiu per la libro „La E.-Klubo" celis plifortigi kaj pliaktivigi la lokajn E.-grupojn. La libro, uzebla por ĉiuj landoj, donas konsilojn pri fondo de E.-klubo kaj prezentas utilajn proponojn per la kluba vivo. La libro estas valora, montrante kiamaniere oni aranĝu la laboron en amuza kaj rezultiga maniero. Malmgren donis aron da bonaj ideoj por la esperantistaro
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n105 (feb 1934)
Citaĵo
 La libro — uzebla ne nur en Svedlando donas konsilojn pri fondo de Esperanto-klubo, kaj ĝi prezentas utilajn proponojn por la kluba vivo, speciale pri la malfacilaĵoj aranĝi la laboron de la klubo en am uza sed samtempe efika maniero. 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]