La Eta Princo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Le petit prince.png
Statuo de La eta princo, bazita sur la desegnoj de la aŭtoro
Kovrilpaĝo de La Eta Princo, 2-a reviziita eldono, 1984, KEA, trad: Pierre Delaire

La Eta Princo (france Le Petit Prince), unue publikigita en 1943, estas la plej fama romano de la franca aviadisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj de la mondo. La aŭtoro ĝin verkis dum restado en la hotelo The Bevin House en Long Island, Novjorko. Pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn faritajn de li mem. Ĝi estis tradukita el la franca al pli ol 180 lingvoj kaj laŭ taksoj vendiĝis 80.000.000 ekzempleroj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi jam estas adaptita al animacio kaj teatro.

"La Eta Princo" estas escepta en la verkado de Saint-Exupéry, ĉar ĝi estas lia sola verko, kiu havas fabelan formon. La escepteco de la libro havas ankaŭ alian kialon: ĝi nur ŝajne estas por infanoj, sed sub fabela fabulo estas alia tavolo, simbola, pri universalaj veroj. Dekomence la aŭtoro adresas la libron al plenaĝuloj, ĝin dediĉante al Léon Werth kaj klarigante la kialon de tiu dediĉo (en la traduko de la 3a Esperanta eldono):

Pardonu infanoj, ke mi dediĉis ĉi tiun libron al plenkreskulo — al “grandulo”. Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandulo estas la plej bona amiko, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkulpigon: tiu grandulo kapablas ĉion kompreni, eĉ porinfanajn librojn. […]

La Eta Princo en Esperanto

Esperantlingva traduko de Pierre Delaire aperis unue en 1961 en Orleano (Francio) kun senkoloraj ilustraĵoj — eldonita de la Esperantista Libro-Klubo “Edelvejso”. Poste dua traduko, funde reviziita de Pierre Delaire mem, aperis ĉe Kanada Esperanto-Asocio en Montrealo en 1984, en plaĉa formo kun la originalaj desegnaĵoj de Saint-Exupéry. Pierre Delaire mortis en 1985. Tria Esperanta eldono, kun traduko denove reviziita, de internacia komitato, kaj en altkvalita grafika prezento, aperis en junio 2010, eldonita de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. “Scenigita fantazia rakonto” surbaze de la verko aperis en Zagrebo en 1990.

Vidpunkto

Kvankam libro porinfana, La Eta Princo montras diversajn aspektojn de la homa vivo kaj pensmaniero. Kelkajn pensigajn frazojn eldiras la vulpo, kiu rolas en la historio. Jen ekzemploj (denove en la traduko de la 3a Esperanta eldono):

Vi ankoraŭ estas por mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi ne bezonas vin. Kaj ankaŭ vi ne bezonas min. Mi estas por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke. Vi estos por mi unika en la mondo. Mi estos por vi unika en la mondo…
Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per la okuloj.

Internaj ligiloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda