Evangelio laŭ Mateo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Evangelio laŭ Sankta Mateo)
Saltu al: navigado, serĉo

La evangelio laŭ Mateo estas la unua libro de la nova testamento en la biblio.

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradicio, ĝin verkis la evangeliisto Mateo, nomita ankaŭ Levi, kiu estis unu el la dek du apostoloj de Jesuo. Jesuo lin vokis (Mat 9,9) kaj li forlasis sian laboron (fakte li laboris ĉe impostejo) por sekvi lin.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Same laŭ tradicio, oni diras ke Mateo skribis originale en la aramea, la komuna lingvo en Palestino tempe de Jesuo. La aktuala teksto estas greka eldono pli malpli identa kun la originalo kaj jam konita dum la unua jarcento p. K., kaj oni diras ke ĝi baziĝas sur la Evangelio de Sankta Marko. La fundamentistoj ne akceptas tion, ĉefe ĉar en la Evangelio laŭ Mateo estas la antaŭdiraĵo pri la detruo de Jerusalemo kiu okazis en 70. Laŭ tiu vidpunkto, ne estas logike, ke la aŭtoro de la teksto metus en ĝi antaŭdiraĵon post la okazaĵo. Tiu argumento supozas, ke la Evangelio laŭ Mateo ne povus havi interpolaĵojn aŭ ke la ideo pri antaŭdiraĵo en tiu tempo estis identa kun nia.

Laŭ fundamentismaj aŭ tradiciemaj bibliistoj la originala teksto estus en la aramea lingvo publikigita eble inter 40 kaj 50 p. K. Poste, tiun tekston oni tradukis al la greka. Tiu hipotezo estas bazita sur la arameismoj en la teksto de Mateo kaj sur la malbona lingva nivelo de la greka versio, sed tiuj ĉi argumentoj ne estas tre evidentaj.

Hodiaŭ oni preskaŭ ĝenerale agnoskas, ke Mateo skribis sian evangelion ĉirkaŭ 80 p. K., verŝajne en Sirio, malpli verŝajne en Palestino. Same kiel Luko, li transprenis la tutan evangelion laŭ Marko, escepte de kelkaj versikloj. Aldone li havis je sia dispono kolekton de paroladoj de Jesuo, la tiel nomatan Q-Evangelion. Tiujn vortojn de Jesuo li arte enplektis en la tekston de Marko. Fine li uzis ankaŭ alian materialon, kiun oni nomas propraĵo de Mateo. – Oni do povas "kun-vidi" Markon, Mateon kaj Lukon, kaj pro tio oni nomas ilin sinoptikaj evangelioj, de la greka συν = kun, kaj la radiko οπτ = vid.

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La evangelio komenciĝas per la genealogio kaj naskiĝo de Jesuo Kristo, raportas pri lia publika agado kaj finas per lia pasiono kaj lia resurekto.

Jen ebla dispozicio de la enhavo: [1]

  • Komencoj (Mat 1 - 2)
  • Preparo de la agoj de Jesuo (Mat 3,1 - 4,11)
  • La agoj de Jesuo en Galileo (Mat 4,12 - 18,35)
  • La agoj de Jesuo en Judujo kaj Jerusalem (Mat 19 - 25)
  • Pasiono kaj releviĝo de Jesuo (Mat 26 - 28)

La libro estas strukturita per kvin grandaj paroloj de Jesuo:

  • la Surmonta Parolado (Mat 5 - 7)
  • la sendo-parolo (Mat 9,35 - 11,1)
  • la ĉapitro de la paraboloj (Mat 13)
  • la disputo kun la kontraŭuloj (Mat 21 - 23)
  • la parolo pri la tempofino (Mat 24 - 25)

    Intenco[redakti | redakti fonton]

    La evangelio, kiun jam la antikvuloj konsideris adresata al Judoj, volas akcenti la kredokonfeson, ke Jesuo estas la Kristo, la Mesio, profetita en la Sanktaj Skriboj, sed maljuste forpuŝita de Izraelo.

    Jen du ekzemploj, kiamaniere Mateo substrekas, ke Jesuo estas la Mesio:

    • Post multaj rakontitaj eventoj, Mateo aldonas tiel nomatajn "reflekto-citaĵojn", kiuj kutime estas enkondukitaj per jenaj aŭ similaj vortoj: "Tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante …" (Mat 1,22)
    • Post la genealogio de Jesuo, Mateo aldonas, ke temas pri trioble dek kvar generacioj (Mat 1,17). En la hebrea oni skribis la ciferojn per literoj. 14 povas esti 4 + 6 + 4, en literoj Dalet + Vav + Dalet, kaj tiuj konsonantoj konsistigas la vorton "David" (דוד), do: Jesuo estas la profetita Davidido, kaj tio (tri fojojn!) estas absolute certa.

    Efiko[redakti | redakti fonton]

    Baldaŭ la evangelio laŭ Mateo fariĝis la plej ofte legata kaj en Diservoj uzata el la kvar. Pro tio, kvankam ĝi ne estas la plej frue skribita, ĝi estas metita en la unuan pozicion, kiel la unua libro de la Nova testamento.

    Alia kaŭzo de tiu rango povas esti, ke Mateo komenciĝas per genealogio. En la greka originalo genealogio estas Βίβλος γενέσεως, Libro de la genezo. La unua vorto evokas la terminon Biblio, la dua la nomon de la libro Genezo, la unua libro de la Malnova testamento.

    En sia pozicio kiel la unua, Mateo jam meze de la 2-a jarcento kun la aliaj tri formis la kanonon de la kvar evangelioj. Tiu ĉi listo de sanktaj skriboj fariĝis ĝis meze de la 4-a jarcento pli ampleksa. Fine la romkatolika eklezio en 1546 per dekreto de la koncilio de Trento difinis la biblian kanonon. La eklezioj el la reformacio havas alian konvinkon pri la kanono, sed tio neniam koncernis la evangelion laŭ Mateo.

    Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

    La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla


    Nova traduko de Gerrit Berveling:

    • La Bona Mesaĝo – laŭ Mateo, eldonita de Fonto 1992,
      Fonto-Kajeroj numero 7