Collonge-Bellerive

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Gabuile)
Collonge-Bellerive
Blazono de Collonge-Bellerive
Preĝejo de Collonge
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto ne havas distrikton Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46° 15′ 00″ N 6° 11′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.18333 °O / 46.25000; 6.18333 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 00″ N 6° 11′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.18333 °O / 46.25000; 6.18333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7565
Areo 6,13 km²
Alteco 414 m super marnivelo
Poŝtkodo 1245 (Vesenaz: 1222)
Komunumkodo 6616
Mapo de Collonge-Bellerive
vdr

Collonge-Bellerive estas komunumo de Kantono Ĝenevo en Svislando.

Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 8 489 loĝantoj sur areo de 6,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 387 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Collonge-Bellerive situas ĉe la suda bordo de la lago Lemano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Collonge, Bellerive, Vésenaz, La Capite, La Pallanterie, Saint-Maurice, La Gabuile kaj La Repentance.

Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la naturrezervejo Pointe-à-la-Bise, kiu en la jaro 1933 estis metita sub protekto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Collonge-Bellerive estas konektita per la urba buslinio n-ro E kun la busreto de la urbo Ĝenevo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Collonge-Bellerive limas aliflanke de la lago Lemano okcidente al Bellevue, nordokcidente al Genthod, kaj norde al Versoix. Samflanke de la lago ĝi limas en nordoriento al Corsier, en oriento al Meinier, en sudoriento al Choulex, en sudo al Vandœuvres, kaj en sudokcidento al Cologny.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Collonge-Bellerive datiĝas el la jaro 1153 kiel Collonges. En la jaro 1275 la loko estis menciita kiel Sancto-Mauricio kaj ek de 1799 la komunumo nomiĝas Collonge-Bellerive.

Ĉe la lagobordo ekzistis setlejoj jam dum la bronzepoko. La plej granda kaj bone konservita surposta setlejo de la regiono de Lemano estis malkovrita en la jaro 1870 de la arkeologo Hippolyte-Jean Gosse kaj estis bone esplorita.

Estis trovitaj en Collonge ankaŭ vilao el la romia epoko kaj monertrezoro, kiu estis kaŝita dum la invado de la alemanoj en la jaro 277.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]